Salman RushdieLa Gazeto:
|
Diriĝis, ke mortiganto per glavo mortos per glavo, kaj multe da Eŭropaj landoj konsideris la Kristan parolon ankoraŭ tro maldolĉa: ni ne plu havas mortopunon eĉ por la plej abomenindaj teroristoj aŭ infanmurdintoj. Kaj nun ŝijaisma Moŝto promesas tri milionojn da dolaroj por heroa musulmano mortigonta la Britian verkiston Salman Rushdie. Kion do li faris sufiĉe teruran por ke la Irania ĉefpastro decidu lian morton malgraŭ internaciaj premoj kaj diplomatiaj danĝeroj. Nu, li verkis blasfeman libron. Ni ne komprenas. Jam de ducent jaroj la Eŭropaj artistoj eluzas la religian materialon por fabriki pli-malpli bonajn artaĵojn. La blasfemado kaj la primokado de kredantoj estas jam tradiciaj elementoj de nia socia etoso. Eĉ la kredantojn tio ne plu ĝenas... sekvo (el Rushdie kaj ni, Eugene de Zilah) |