Membriĝo en OSIEK estas unueca kaj via kotizo ebligas vin partopreni en ĉiuj agadoj. Tamen, bonvolu indiki kiujn fakojn vi precipe celas (IEK, OSIEK-premio, AERA) por helpi la politikon de la asocio. Ĉi tiun TTT-aliĝilon rekte prizorgas la kasisto Eric Laubacher.
Por membriĝi bonvolu respondi la ĉi subajn demandojn kaj pagi la kotizon al la PoŝtĉekKonto de la kasisto Eric Laubacher aŭ per aliaj rimedoj. Se vi decidas pagi al nia UEA aŭ FEL-konto, sendu mem mesaĝon al koncerna organizaĵo. Se loĝas komitatano de OSIEK en via lando, vi ankaŭ povas sendi bankon ĉekon al li. Ĉiukaze, bonvolu eviti bankajn ĉekojn por pagi alilanden, ĉar kostoj estas tre altaj ambaŭflanke.
La membro-kotizo al OSIEK estas egalvaloro de 25 poŝtmarkoj por plej ordinara letero en la lando de la membro.
Ekz: Francio: 25 x 0,45 = 11,25 EUR ; ktp.
Dumviva membro: 15-oble la membrokotizo. Mecenato: 100-oble la membrokotizo.