0. Principo
La esenca celo de IEK estas ebligi altnivelan uzadon de Esperanto inter
homoj rekte interrilatantaj, pro tio la apliko de la regularo ĉiam estu
fleksebla, la etoso ĉiam estu pleje ĝentila, afabla kaj respektoplena,
la individuaj problemoj de ĉeestantoj ĉiam estu prioritate kaj amikece
solvitaj. Pli gravas kontentigi la membraron ol respekti la regularon.
Ĉiu membro estu akceptata kiel kara gasto.
1. Programo de Internacia Esperanto-Konferenco
- IEK okazas kutime dum la tria kompleta semajno de julio; ĝi
komenciĝas la sabaton vespere antaŭ la tria dimanĉo de la monato (ekz:
94.07.16 ĝis 94.07.23)
- Okazas almenaŭ ses prelegoj dum IEK, el kiuj unu konatigas la
konferencolokon kaj alia kun konstanta titolo "Nuna stato de la
Esperanto-kulturo". Necesas enprogramigi almenaŭ po unu horon post ĉiu
prelego por debato.
- Okazas ankaŭ porkomencanta kurso de Esperanto.
- La komitato de OSIEK trovas kaj/aŭ elektas la prelegantojn. Ankaŭ la
lokaj organizantoj kaj ĉiuj membroj rajtas proponi prelegantojn al la
komitato de OSIEK, kiu elektos la plej taŭgajn.
- OSIEK prizorgas la ĉeeston de libroservo(j) dum la tuta konferenco.
La libroservo estu tre facile alirebla.
- Fiksaj programeroj:
- sabate: interkona vespermanĝ(et)o.
- dimanĉe: prelego (prezento ...) pri la regiono, prezento de la
premiindaj verkoj por OSIEK-premio, vizito de la konferencoloko
kaj malfermo de la konferenco. Eventuale, se necese, solenaĵoj kun
la lokaj aŭtoritatuloj.
- de lundo ĝis ĵaŭdo:
- matene, prelegoj kaj debatoj.
- posttagmeze, prelegoj, kunvenoj de fakaj asocioj, kulturaj kaj
turismaj programeroj.
- festa vespero.
- vendrede: ĝenerala asembleo de OSIEK kaj atribuado de la
OSIEK-premio (vidu 4. k 5.); fermo de la konferenco.
- postkonferenca turisma aranĝo: ĝi devas esti ĉiĉeronita en
Esperanto kaj esti kulture altnivela. Se ne estas sufiĉe da
partoprenontoj ĝi povas esti nuligita.
2. Aliĝoj
- La lokaj organizantoj kalkulas aliĝkotizon, kiu enhavu la rajton
ĉeesti ĉiujn aranĝojn krom la finan turisman.
- La ne-membroj de OSIEK (tiuj kiuj ne pagis OSIEK-membrokotizon dum
la antaŭa jaro) pagas aliĝkotizon pli altan je 25%, ĉi tiu diferenco
estas ĝirota sur la konton de OSIEK.
- Lokaj organizantoj devas antaŭvidi rabatojn por studentoj, paroj
samadresaj, infanoj, ktp.
- OSIEK-membroj rajtas ĉeesti la aranĝon eĉ se pro tio oni devas
rifuzi aliĝon jam ricevitan de ne-membro. Kompreneble ili pagas la
aliĝkotizon de la momento de sia aliĝo.
- Ĝis la 31a de decembro, membro pagas aliĝkotizon 80%-an (nemembro
100%-an)
- poste membro pagas 100%-an (nemembro 120 %-an)
- La aliĝoj alvenas ĉu al la loka organizanto, ĉu al la kasisto de
OSIEK (kiu regule informas la lokan organizanton de la ricevitaj
aliĝoj).
- La prezidanto (aŭ lia anstataŭanto dum la IEK) ne pagas aliĝkotizon.
La lokaj organizantoj devas sekurigi al li tranoktadojn kaj manĝojn
dum la daŭro de la kongreso. Li ĉeestas devige ĉiujn aranĝojn krom la
fina turisma. Se li deziras ĉeesti la turisman aranĝon, li devas pagi
por sia partopreno.
- La lokaj organizantoj devas sekurigi al preleganto du tranoktadojn
(antaŭ kaj post la prelego) kaj la nutradon dum unu tago.
3. Informo de la partoprenantoj
Antaŭ la Konferenco:
ĉiu partoprenanto devas ricevi de la loka organizanto (antaŭ la 1a de
junio) :
- konfirmon de ricevo de la aliĝilo (kaj de la unua pago)
- informojn pri la maniero atingi la konferencejon: 1) kiel atingi la
urbon per la diversaj vojaĝrimedoj (aviadile, trajne, buse, veturile,
bicikle, barke...) 2) kiel, en la urbo, atingi la konferencejon (mapo
de la urbo, telefonumero, adreso ... )
- provizoran programon.
Komence de la Konferenco:
ĉiu partoprenanto ricevos surloke dosieron kun:
- nomŝildo
- programo de la IEK
- papero kaj skribilo
- mapo de la urbo kaj turismaj informiloj
- informoj pri la poŝtoj, la rimedoj por ŝanĝi monon, telefoni...
Dum la Konferenco:
- Estu loko kie partoprenantoj povu informiĝi konstante (pri la
programo, la konferenca loko...)
- Estu ejo konstante alirebla kaj sufiĉe komforte por ripozo kaj
diskutado
4. Ĝenerala asembleo
- La ĝenerala asembleo, kiu okazas dum la lasta tago de la Konferenco,
daŭras almenaŭ tri horojn. Dume, oni pritraktas: - eventualajn ŝanĝojn
en la komitato de OSIEK - la OSIEK-premion - la loko(j)n de venonta(j)
Konferenco(j) - la temon de la venonta Konferenco
- ĉiuj partoprenantoj de la Konferenco estas bonvenaj. Pri la temo,
ĉiuj rajtas partopreni kaj fari proponojn, sed nur membroj de OSIEK
rajtas voĉdoni.
5. Atribuado de OSIEK-premio
Membroj de OSIEK rajtas, ĝis la 1a de majo, proponi po 2 premiindajn
aŭtorojn, ĉiun pro precizigita verko. La 5 plej ofte dum la jaro
proponitaj verkoj estas prezentitaj oficiale la unuan tagon de la
Konferenco (dimanĉe). Dum la ĝenerala asembleo, la OSIEK-membroj
determinas kiu el la 5 havu la OSIEK-premio dum ĉi tiu jaro. Unu verko
ne povas ricevi pli ol unu OSIEK-premion, sed ĉiu verko ne premiita
povas esti reproponita por postaj voĉdonadoj.