LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-66 p.5

 

Revene al Poprad

OSIEK-Konferenco jam okazis en Poprad, en 1991a, en tempo de eksa Ĉeĥoslovakio. Ĉi foje ni eniras novan, junan landon, Slovakion, atentemaj do pri eblaj ŝanĝoj... Ho! La Sankta Virgulino ridetas sur reverso de novaj moneroj!... kelkaj en poŝo, vi estas riĉa... prezoj restas pli malaltaj ol ĉe najbaroj... kaj pejzaĝoj pli majestaj: montaraj Tatroj rimas kun densaj arbaroj kaj rojaj gargaroj. Oni malrapidas admire... kaj prudente: ĉe vojrando infanoj eksaltas trudgeste, kun korbetoj da mirteloj aŭ gigantaj fungoj... ili havas malhelan haŭton kaj brilajn okulojn. Ili ja estas infanoj ciganaj. Oficiale ciganoj ne ekzistas en Slovakio: la registaro ne nombras ilin, libroj ne mencias ilin... ĉar mankas al ili teritorio, ili ne estas 'etno' - diris la komunistoj !!!... sed ili havas propran lingvon kaj plej ofte vilaĝoj havas 'ciganan kvartalon'. Kelkaj 'normaliĝas', sed kelkaj ankoraŭ ŝtelas, diros al ni Milan ZVARA, kiu, kune kun Ján GÖLDRICH, organizas la konferencon kaj atendas nin en la Esperanto-centro de Poprad.

Historia kvartalo

Post longa zigzagado en Poprad, ni trovas la Centron, kaj tuj ricevas tie turkan kafon kaj bonegan mapon klarigantan kiel atingi la Esperanto-Centron!! Ĝi fakte ne estas en la urbo mem, sed en Spiŝska Sobota, historia urbeto mezepoka, kiu perdis sian antaŭan gravecon kaj hodiaŭ fariĝis kvartalo periferia de la moderna Poprad.

Aneta bonvenigas nin, ŝi estas el la hungarlingva minoritato - ho! tuj grinca memoro pri la kaprompa etna mapo de l' aŭstra-hungara imperio antaŭ 1914!!; dum la komunismo la etnaj problemoj malpliiĝis, nun ili pli akriĝas. Ni tuj forgesas la etnan problemon kaj la vojaĝlacon, kiam Aneta loĝigas nin en proksima tradicia domo transformita en lukse germanstilan pensionon... neniam ni ĝuis tioman hejmecan komforton... neniam ni ricevis tiom da ŝlosiloj: verda... l' enirpordo, ruĝa... ĝardenpordo, flava... ĉambro, eta... kortoriglilo, kroma... ne utila. Gardisto neniam videblas, nek alia deĵoranto.

La pensiono apudas unu eksan domon de la E-centro, redonita al la Eklezio antaŭ kelkaj jaroj... plia signo de l' renaskiĝo religia en nova Slovakio; en lernejoj oni enkondukis kursojn pri religio, diros Ján Göldrich.

Sed ekstere nenia ŝanĝo: la arboj de la longa dekliva placo, la olda preĝejo, la imponaj lignaj tegmentoj, la volbaj pasejoj al misteraj kortoj, la harmoniaj fasadoj, la glataj ŝtonoj de l' herbozaj stratoj, ĉio donas al Spiŝska Sobota kvieton kaj ĉarmon de mondo forega de l' kutima nia.

Aminda regiono

La loĝantoj prave fieras pri sia regiono Spiŝ. Niaj slovakaj amikoj konatigis al ni sian malgrandan landon, inda je detala vizito. Dankon al ili. La unuan tagon Milan Zvara senteme prelegis pri historio de Slovakio, aparte pri la regiono Spiŝ, kaj gvidis nin tra Spiŝska Sobota kaj ĝia iama splendo: ĝi estis unu el la kvar ĉefaj urboj de Spiŝ.

Dua estis Levoĉa:

'Vi nepre devas vidi Levoĉa-n, kaj ĝian markton, kaj ĝiajn nobelajn domojn, kaj ĝian gotikan preĝejon sankta Jakobo, kiu entenas la plej altan gotikan altaron, kiun skulptis Mastro Paŭlo, naskita en Spiŝska Sobota, kaj kies reduktaĵo gajnis la unuan premion dum ekspozicio de miniaturaj monumentoj en Kanado en mil naŭ cent...'

Nia ĉiĉerono Anton Zacharias estas senlime entuziasma kaj rakontema. Li volas montri al ni, en unu nura tago, ĉiujn belaĵojn de sia regiono: grotoj - glaciaj -, rokoj, lagoj... kaj bierejoj... kaj la plej granda burgo de centra Eŭropo, kiu eltenis mongolan atakon en 1241. Jam krepuskas... kelkaj protestas - eble malsatas - kiam temas pri Levoĉa... 'troo estas troe!'... Sed la urbo estas tiom alloga ke, la postan tagon, kelkaj reveturos al Levoĉa.

Tria, kaj ĉefĉefa, estis Kezmarok: ni ĝuis ĝian jaran feston de la tradiciaj metioj... puntado, ŝpinado, forĝado... muzikiloj, ledaĵoj, lignaĵoj... jen krudaj ŝtipoj transformiĝas en la famajn lignajn tegolojn,... jen 100-metra homa vico por aĉeti tubajn kukojn surbraĝe karameligitajn... delico,... jen ornamitaj bastonoj de montaranoj, kaj lerte faritaj, samaĵe pioĉeto kaj hakileto... Vesperas jam... tro malfrue por viziti la grandan lignan preĝejon: svedoj, danoj, germanoj financis la konstruadon de tiu templo pure protestanta, t.e. sen sonorilturo kaj sen sonoriloj.

Malmultaj sed fervoraj

Mi miras ke ni povis koni tiom da amindaj aspektoj de Slovakio sen neglekti la 'intelektan' parton de la konferenco. Tute male, eble pro la malmulta partoprenado ĉi-jara la debatoj estis viglaj, eĉ pli longaj ol la prelegoj mem... necesis atente memori kiu laŭvice petis parolon por ne maljusti.

Eugène de Zilah por la unua fojo parolis publike, pri la "fontolingvoteorio", pri kiu li laboras de ses jaroj.

Bruno Masala skizis kiel la homo aktive rolis en la internaciiĝo de la latina lingvo.

Vinko Oŝlak vigle kaj entuziasme parolis pri projekto kara al ĉiuj humanistoj: la kreado de internacia liceo por la Paco en Slovenj Gradec, malgranda slovena urbo.

Ni bedaŭras, ke Vladimir Némec, klara kaj konvinka homo, ne povis partopreni la tutan konferencon; li amare prezentis la nunan situacion de Esperanto en Slovakio... la fervoro de la Poprada Centro donas falsan iluzion; ĉe pli junaj esperantistoj, ĉu nure esperantlingvuloj, mankas idealismo... neniu volus redakti revueton sen kompensa honorario!!

Eduard Tvarozek-on mi jam konis laŭnome, laŭverke... poeto, rakontisto, tradukisto de Slovaka Antologio.... Li prezentis laŭ historia vidpunkto la lingvajn imperialismojn. Dum la tuta semajno ni aparte ŝatis lian spriton, lian kvietan humuron kaj lian saĝon.

Lia saĝo eĉ lasis spuron en la regularo de OSIEK-premio. La lastan tagon oni voĉdonis - sekrete - por la premio; ĉi-jare necesis 3 balotoj anstataŭ du! Kial do?

La kvin premiindaj homoj estis Diego, Gubbins, Imbert, Pettyn, Schicke.

Unua voĉdono: Gubbins aperas kiel unua, Fernando de Diego kaj Roger Imbert ambaŭ kiel duaj.

Dua voĉdono: kiu, de Diego kaj Imbert, restos en dua pozicio? La prefero iris al Roger Imbert.

Tria voĉdono: la elekto estas do inter Gubbins kaj Imbert. La rezulto: sama nombro de bultenoj por ambaŭ.

Nenio en la regularo antaŭvidis tian kazon... la prezidanto de OSIEK elmetas la demandon 'Kion ni faru?' kaj la asembleo akceptas unuanime la proponon de Eduard Tvarozek: ĉar Paul Gubbins ja havis pli da voĉoj je la unua elekto, li do estu honorita de OSIEK-premio por lia lernolibro Kunvojaĝu. Tiu demokrata elekto montras ĉi-jare kiom gravas por nia komunumo la ekzisto de bonaj lernolibroj.

En la libroservo, ĉiuj libroj de Imbert - traduko de La derviŝo kaj la morto de Selimoviĉ -kaj ĉiuj libroj de Schicke - La korpo de la homo -, vendiĝis. Bedaŭrinde kiel pasintjare tute mankis Cent jaroj da soleco, la traduko de Diego... ja Brazilo, Fonto kaj Bays estas malproksimaj, la libroj, plurfoje menditaj de antaŭ du jaroj ankoraŭ ne alvenis...!! aŭ elĉerpiĝis?? Alia signo de alta nivelo ĉi-jara, la granda sukceso de la Libroservo; tamen duono de la stoko alvenis nur la lastan tagon, sed ne vane!!! La lasta libro vendita estas Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato de Harrison, freŝa eldonaĵo de Sezonoj.

Fekunda Centro...

Kiu estas tiu longa barbulo kun bora rigardo en neforgesebla vizaĝo?... Ĝuste Aleksandr Korĵenkov, la eldonisto de Sezonoj... estas emocia sperto renkonti konkrete homon, kiu ĝis nun estis por vi senkarna simbolo de eldonejo kaj animo de gazeto.

Jen menciinda plezuro restadi dum semajno en Esperanto-Centro de Poprad; kiel la mezepokaj foirejoj, Poprad situas je vojkruciĝo, mezeŭrope, inter nordo kaj sudo, inter okcidento kaj oriento; do senĉesa fluo da esperantistoj trairas tiun pecon de Esperantio, por kelkhora paŭzo aŭ kelktaga etapo... karavano de rusoj survoje al Prago, buso de hispanoj dancemaj kaj regalemaj - dankon por la paeljo -... proksimaj poloj semajnfine... babilemaj francoj... italino nostalgia pri montara aero... belgo frandema pri slovakaj fungoj... Ja Milan Zvara intime konas fungojn, plukas, konservas, sekigas ilin, eĉ organizas seminariojn pri mikologio. Dumsomere ne, kompreneble, li estas tuttage okupita en sia oficejo: malgranda labortablo por li mem sed multaj komfortaj seĝoj por la gastoj; li akceptas ĉiujn kun varma rideto, preparas kafon por ĉiuj, solvas ĉiujn problemojn: 'Milan, ĉu vi povas prunti kelkajn tasojn?', 'Milan, ĉu mi povas telefoni?', 'Milan, mi estas en la stacidomo, kion fari?', 'Milan, la necesejo ekpaneis!', 'Milan, mi estas ŝlosita ekster la pensiono!'...

... kaj la sekvo

Ni esperas ke li tamen trovos tempon vojaĝi al Grekio, kun niaj novaj kaj malnovaj slovakaj amikoj, por la OSIEK-konferenco '97 kiu okazos en marborda urbeto je 25 km de Ateno, Rafina. Vi bezonas mapon por trovi ĝin; vi legos pli da detaloj en la venonta numero de LG. Ĝis la revido.

 
 
Madeleine de ZILAH
 



© La Gazeto - 1996.10.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.