Kio pri "Genji Monogatari" ?
|
Karaj Legantoj, Por tiu ĉi kajero de LG ni realigis du revojn: via redaktoro legis la romanon la plej legatan de japanoj, la rakonton pri la Genji, eble tutmonde la unua psikologia romano; kaj nia kunredaktisto en Pekino bonfortune renkontis la tradukinton de Ruĝdoma Sonĝo, Xie Yuming, esperante Jen Seimin. Post tiu ĉi azia itinero, LG proponas al vi itineron en la antikva kulturo latina: fragmento el historioromano de Thornton Wilder pri pensigaj imagitaj meditoj de Cezaro fine de lia vivo; kaj recenzo pri nova gemo de la mondbeletro havebla en la esperanta, la impona Antologio Latina de Gerrit Berveling. Ĉu tria itinero? Jes: se vi iras al Berlino tra Bavario, kial ne elekti la 'Romantikan Vojon' kaj halti en Dinkelsbühl (vd artikolon de Rita Rössler-Buckel p28)? Unu semajnon pli frue, kial ne ĝui la familian etoson de IEK en Metz, renkonti kolegojn Chris Declerck, Peng Zhengming, Trevor Steele, Yamasaki Seikô, kleriĝi ĉe specialistoj pri monproblemoj, partopreni en la fina voĉdonado por OSIEK-premio (vd p31)? Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.82 |
K |
LG-82 Enhavo |
|
LG-82 Enhavo |
LG-82 |