OSIEK ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto
pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto, publikita per
ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo,
kompaktdisko...), kies amplekso egalvaloras al 100-paĝa libro. Kaze de traduko,
la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la
originalo.
La nuna valoro de la premio estas 700 eŭroj (ekde 2009).
Ĉiu OSIEK-membro rajtas, dum la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Verkoj proponitaj antaŭ la 1a de majo al la OSIEK-komitatano responsa estos prezentitaj en la junia numero de la kultura revuo La Gazeto.
La unuan tagon de la jara Konferenco (IEK), oni oficiale prezentas la 5 plej ofte proponitajn verkojn.
La lastan tagon, membroj de OSIEK partoprenantaj la Konferencon sekrete voĉdonas inter tiuj kvin.
Jaro | Aŭtoro | Verko | Detalaj informoj |
---|---|---|---|
2019 | Halina GORECKA kaj Alexander KORĴENKOV | Nia diligenta kolegaro | |
2018 | Frédéric LAURIOL | Teknika vortaro de Greziljono | |
2017 | Josip PLEADIN | Ordeno de verda plumo | |
2016 | Carlo MINNAJA kaj Giorgio SILFER | Historio de la esperanta literaturo | |
2015 | neatribuita | ||
2014 | Peter BALÁŽ | Esperanto Elektronike | Vikipedio |
2013 | Mikaelo BRONŜTEJN | Dek tagoj de kapitano Postnikov | Vikipedio |
2012 | István ERTL | traduko de Sensorteco de Imre Kertész | La Ondo-117 |
2011 | Laŭlum | traduko de Ĉe akvorando | Vikipedio |
2010 | Baldur RAGNARSSON | traduko de Sagao de Njal | |
2009 | Spomenka ŜTIMEC | Kroata milita noktlibro | |
2008 | Sergio POKROVSKIJ | Komputika leksikono | |
2007 | Ĵak LE PUIL kaj Armela LEQUINT | traduko de Vojaĝo ĝis noktofino de Celine | |
2006 | André CHERPILLOD | Konciza Etimologia Vortaro | |
2005 | Christian DECLECK | Tarokoj kaj epokoj | |
2004 | Ed BORSBOOM | Vivo de Andreo Cseh | |
2003 | Gerrit BERVELING | Antologio Latina | LG-108 |
2002 | Kreŝimir BARKOVIĈ | traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner | LG-102 |
2001 | Eli URBANOVA | Hetajro dancas | LG-96 |
2000 | Trevor STEELE | Falantaj muroj | LG-90 |
1999 | XIE Yuming | traduko de la Ruĝdoma Sonĝo de CAO Xueqin | LG-83 |
1998 | Claude PIRON | La bona lingvo | LG-77 |
1997 | Fernando de DIEGO | traduko de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez | LG-71 |
1996 | Paul GUBBINS | Kunvojaĝu | LG-65 |
1995 | Donald BROADRIBB | traduko de La Respubliko de Platono | |
1994 | Rüdiger EICHHOLZ | Esperanta bildvortaro | |
1993 | Ulrich LINS | La danĝera lingvo | |
1992 | Ebbe VILBORG | Etimologia vortaro de E-o | |
1991 | Evaldo PAULI | Mil jaroj de kristana filozofio | |
1990 | NOMURA Rihej | Zamenhofa ekzemplaro | |