LG-Bonvenon
plena pagho

Voĉdonado por OSIEK-premio 2003 en Prago la 25an de julio. Favorataj: William Auld, Gerrit Berveling, Sergio Pokrovskij, Harald Schicke, Spomenka Ŝtimec

 

Karaj Amikoj,

Antaŭ unu jaro, en LG101, via redaktoro dediĉis sian gvidartikolon al la librego de Christian Declerck, Tarokoj kaj epokoj. Ĉi-numere vi trovos, sur paĝo 21a, alian perspektivon pri la sama verko, tiun de Kris Long.

Vi ankaŭ povos sekvi la meandran itineron de Kris Long tra Prago, itineron de poeto, de artisto, de libroamanto. La artikolo estis planita por LG106, sed la numero estis jam plena.

En Prago okazos ĉi-julie la voĉdonado por OSIEK-premio 2003. Alvenis pli da proponoj ol kutime. Post elimino de pluraj proponoj por La kolektiveco aŭ la Aviada terminaro de Gilbert Ledon, post elimino de tiuj por Kaj kiu pravas de Eugene de Zilah (li rifuzas eventualecon de premiado dum li estas en la komitato), restas 82 validaj proponoj: 39 por la 5 plej oftaj - gratulon al Spomenka Ŝtimec unuafoje inter ili -, kaj 43 por 20 aliaj esperantistoj. LG ripozos ĝis oktobro, sed restas preta legi viajn leterojn kaj kritikojn kaj enkasigi viajn reabonojn.

Madeleine de Zilah

La Gazeto n.107
2003.06.15
Enhavo


Aŭtoroj

K
A
R
A
J


L
E
G
A
N
T
O
J


LG-107   Enhavo

 

LG-107   Enhavo

LG-107



© La Gazeto - 2003.06.15 - 2004.01.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.