![]() |
![]() |
![]() |
| | el LG-44 p.28 |
Hopiaj indianoj kaj maizoPor Hopioj, indiana gento loĝanta de pli ol 1000 jaroj en la nordo de sudusona ŝtato Arizono, maizo estas ne nur baza ĉiutaga manĝaĵo sed ankaŭ trezora donaco heredigita al ili de Patrin-Tero kaj pro tio simbolo de la vivo mem. Agnoskante tiun simbolan valoron, okaze de la nomceremonio de novnaskito, la gepatroj elektas specialan maizospikon honore al la bebo kaj konservas ĝin dum longa tempo, ĝin aludante kiel 'Panjo-Spiko'. Ne malofte la gepatroj eĉ enigas en la buŝon de la nova homestaĵo ereton de blumaizkaĉo, dirante: "Ĉi tiu maizo estu via vivoforto. Manĝu kaj fortiĝu kaj spertu longan feliĉan vivon". En ĉiuj aliaj religiaj kaj kulturaj ceremonioj hopiaj - geedziĝaj, funebraj, pluvpetaj, sezonbonvenigaj, ktp. - maizo sammaniere funkcias kiel baza elemento. La hopia maizo estas pura antikva specio sufiĉe forta por facile tersurfacen alvenigi ŝoson, eĉ se oni plantas la semon ĝis profundo de 18 anglaj coloj (45 centimetroj). La semojn oni elektas tre zorge kaj, dum ili atendas eventualan plantadon, ili restas la propraĵo de la patrinflanka familio. Antaŭ la hodiaŭa mekanikigo de la kultivmetodoj en la najbara ekstera blankhaŭta mondo, la hopiaj maizosemoj malabundis; pro tio oni ilin konservis en specialaj argilpotoj havantaj fermoplatojn celantajn flankenturni ronĝulojn. Oni plantas la semojn en pluraj apartaj kampoj por ke, okaze de natura katastrofo (inundo, incendio, ventoŝtormo), travivu almenaŭ porcio de la rikolto. La hopia maizospiko, kiu havas dekdu grajnvicojn, povas esti tre diverskolora. Ekzistas, ekzemple, kiel ĉefaj kolorspecoj: blanka, blua, ruĝa, flava kaj makula. La plej ofte plantata kaj uzata kolorspeco estas la blanka maizo, kiun Hopioj preferas por fari farunon, maizkaĉon, maizkaĉ-rulumaĵojn kaj preĝaferojn. Alia ĉefa speco estas la blua maizo, kiu ne estas ĉiam blua, sed kelkfoje griza, alifoje preskaŭ nigra. La blumaizon Hopioj uzas por fari panojn, saŭcojn kaj trinkaĵojn. La ruĝa maizo estas elektita kiam temas pri laŭrecepte sekigita aŭ rostita manĝaĵo. Per flava maizo oni ofte anstataŭas la blankan maizon kiam de ĝi mankas abundaj kvantoj. Alia tre ŝatata ĉe Hopioj maizospeco estas la dolĉa maizo aŭ sukermaizo, kiu plej ofte nomiĝas, laŭ la usonangla nomo, 'surspika maizo'. Pro tio ke la surspika maizo estas legomo plaĉanta al ĉiuj usonanoj kaj preskaŭ tutlande kultivata, multaj Hopioj preferas, anstataŭ mem kultivi ĝin, ĝin aĉeti ĉe eksterrezervejaj vendejoj. Tamen ke ili estu kamp- aŭ merkatdevenaj, malfrujulie, dum la sezono de la Hejmdanco - la lasta el la sinsekvo de 'Kaĉin'-dancoj1 -, alvenas surspikaj maizoprovizoj en la tavolvilaĝojn de la Hopioj, konstruitaj sur la supraĵo de pentrindaj tablomontoj. La tagon de la Hejmdanco, kostumita kaj maskita Kaĉin-dancantaro alportas al junaj hopiaj geknaboj ankoraŭ ne spertintaj la tradiciajn plenkreskuliĝajn ceremoniojn, sukermaiztigojn al kiuj oni antaŭe alligis diversajn porinfanajn donacetojn. Tiu donacorito funkcias kiel socia kaj religia enkonduko por la koncernaj infanoj, al la naturfontaj dioj de la hopioj. Gravas ke tiuj donacoj kaj tiuj dioj evidentiĝas antaŭ infanokuloj en maiza kunteksto, ĉar tiamaniere, dum la etuloj akiras sciojn pri la hopia religio, ili samtempe iom eke konscias, kvankam nur subkonscie, pri la centra rolo plenumata de maizo en la hopia kulturo. Kiam aperas la lasta maizrikolto de la somero, antaŭ la apero de vintraj neĝoj, la hopiaj familioj bakas multe da sukermaizospikoj kaj ilin ankoraŭ surspike sekigas, por uzi ilin dum la longaj venontaj monatoj. Sciencaj eksperimentoj komprenigas ke, pli bone kaj pli efike ol alimaniere sekigita maizo, la hopia bakita maizo konservas valorajn mineralojn kaj vitaminojn. La hopia maizo konserviĝas prefere surspike dumvintre pro la kialo ke malamikaj insektoj pli facile invadas provizojn da elspikigitaj maizograjnoj ol tiujn restintajn surspike. Okaze de la aŭtuna rikolto la Hopioj, alportinte la kolektintan maizon el la agroj ĝis la vilaĝoj, unue sekigas la spikojn sur siaj plataj domtegmentoj kaj poste kunamasigas ilin laŭ buntaj diverskoloraj vicoj en siaj antaŭdomaj kortoj. Rigardi tra la fenestro kaj vidi siajn maizovicojn estigas en ĉiu hopia koro senton de estonta bonstato, ĉar oni certas pri la eblo travivi la venontan vintron. Kie maizo ekzistas, tie vivo persistas. Dum tipa jaro, hopia kvinana familio uzas ĉirkaŭ 60 buŝelojn (2200 litrojn) da maizo por siaj ĉiutagaj manĝoj, aliajn 15 buŝelojn (540 litrojn) por religiaj ceremonioj kaj egalan kvanton por edziĝfestenoj. Dum la viroj laboras en la kampoj, kaj denove dum ili sekigas la kolektitan maizon sur la domtegmentoj (necesas ofte turni la maizon por ke ĝi bone kaj egale sekiĝu), la virinoj plenumas aliajn primaizajn taskojn. Foriginte disde ĉiujn guŝojn, ili tiujn kunligas en faskojn per jukaaj fibroj por uzi ilin poste kiel kuirej-ujon. Ili devas ankaŭ eligi la malnovan ankoraŭ neuzitan maizon el ĉiuj konservujoj por purigi tiujn lastajn kaj ilin ŝmiri per gipso antaŭ ol tien enigi la novan maizrikolton. Kompreneble, la Hopioj forĵetas neniom da malnova maizo. Maizo estas tro valora trezoro por ke oni rajtu forĵete malŝpari ĝin. Post plenigi per la nova rikolto la konservujojn, la virinoj aldonas supre la restaĵojn de la malnova rikolto celante eluzi ilin antaŭ ol komenci uzi la novan provizon. Fakte, ne sufiĉas konservi taŭgan maizprovizon nur por la venonta vintro. Okazas ke someraj pluvofaloj ne abundas kaj, pro manko da akvo, maizrikoltoj fiaskas. Pro tio multaj hopiaj familioj penadas amasigi maizan stokon kapablan daŭri ne nur dum unu vintro sed dum unu tuta postvintra jaro ĝis kiam aperos en la kampoj novaj rikoltoj. Pro tio ke, en la tradicia kuirreceptaro, ekzistas almenaŭ tridek diversaj maizmanĝaĵoj, la hopiinoj devas disponi pri konstanta kaj abunda provizo de maizfaruno. Kutime ili mem ĉiutage dum longaj horoj permane mueladas maizgrajnojn, uzante paron da muelŝtonoj tiom valoraj kaj tiom alttaksataj ke oni heredigas ilin de generacio al generacio. La unua ŝtono (nome 'mano' en la angla kaj hispana, sed kiun esperante ni nomas 'manŝtono') estas cilindraforma kaj pugnodimensia. Oni tenas ĝin en la mano kaj frotadas sub ĝia malsupra ekstremaĵo la muelotan maizon. La dua ŝtono (nome 'metate' en la angla kaj hispana, 'kontraŭŝtono' en êsperanto) estas longa, plata, tabulsimila ŝtono havanta meze de ĝia supraĵo malprofundan kavon en kiun oni metas la maizon kaj kontraŭ kaj trans kiu oni frotigas la manŝtonon, tiel pulvorigante la intere kuŝantajn grajnojn. La kontraŭŝtono staras ĝenerale surgrunde kaj la muelontino kaŭras surgenue antaŭ ĝi por efektivigi la malfacilan mueladon. Kutime en hopiaj domoj tri diversaj kontraŭŝtonoj apude viciĝas: unua ŝtono por fajna faruno, dua por mezfajna faruno, kaj tria por preskaŭ kruda faruno. Avinoj komencas instrui siajn nepinojn ekde la plej juna aĝo, la scipovon farunigi maizon por ke ili bone kaj taŭge kaj senhelpe mueladu okaze de iliaj seksmaturecaj ceremonioj kaj por ke ili poste fariĝu bonegaj edzinoj kaj patrinoj. Ne malofte maizmuelado fariĝas socia evento okaze de kiu pluraj knabinoj kunvenas por mueladi samtempe kaj samritme dum avo aŭ onklo kantas ritmajn folklorajn kantorakontojn. Kelkfoje apud la knabina laborejo troviĝas eta fenestro tra kiu kuraĝa amunto kapablas amindumi ŝatatan muelantinon dum ŝi laboras. Se plaĉas al ŝi la ampretendanto ŝi konsentas iom babiladi kun li sed se li malplaĉas, ŝi vidigas sian malaprobon ĵetante maizfarunon kontraŭ lin. Ofte oni konstruas super la mueladareo bretojn sur kiuj oni konservas en korboj aŭ potoj la jam muelitan maizon. Tiel laŭ ununura tiudirekta ekrigardo familiano aŭ vizitanto kapablas taksi la ĝis nun konservitan maizokvanton kaj tuj tiurilate juĝi la laborkapablon kaj -volon de la knabino. Kiam hopiaj familioj serĉas edzinkandidaton por ŝatata filo, ili ne forgesas juĝi ŝian estontan laborvaloron laŭ la kvanto da surbrete konservita maizfaruno, pri kiu ŝi persone kaj propramane respondecas. Hodiaŭ la situacio multe ŝanĝas, tamen pro la absurdo de komercaj kuiriloj kaj kuirprovizoj kiuj tiom facile aĉeteblas kaj uzeblas. Flavan jam muelitan maizfarunon ekzemple Hopioj povas aĉeti ĉe sur- kaj eksterrezervejaj mangaĵvendejoj. Aliajn maizojn oni povas facile mueladi hejme per elektraj mueliloj kaj manĝaĵmiksiloj. Tamen la Hopiinoj ankoraŭ preferas manmueladi, per manŝtono kaj kontraŭŝtono, siajn proprajn blankan kaj bluan maizojn. Jarcentjare malnovaj duonreligiaj kuirtradicioj ne facile anstataŭiĝas sur la tablomontoj de norda Arizono, kie de generacioj staras la ŝton-kaj-adobaj tavolvilaĝoj de la hopia gento. Notoj 1. Kaĉino estas maskita animisma dio aŭ homa dancanto provizore rolanta kiel la koncerna dio. |
de Edveno GROBE |