![]() |
![]() |
![]() |
| | el LG-51 p.22 |
ExcèlsiorAntaŭ okdek jaroj, en la tempo de mia juneco, formiĝis en la kataluna vilaĝo Alcover [Alkover] la pli-malpli lertaj pianistoj, kiuj en festaj tagoj dungite iris dancigi la gejunulojn de preskaŭ ĉiu najbara vilaĝo. Tiam kaj tie pianludado estis speco de kariero, kies modera profitdono stimulis, pro senmoneco, plurajn junulojn lerni, ekster la elementoj de la muzikteorio, la praktikan aplikadon de eĉ tre malfacila solfeĝo. Tio estis la semo el kiu burĝonis en la kapo de sepopo da lertaj progresintoj fondi la orkestreton Excèlsior, kiu pro la vigleco, la spriteco kaj komikeco de siaj konsistigantoj baldaŭ ornamis sin per aŭreolo de bona famo. Tial ĝi estis daŭre alpetata ne nur de katalunaj societoj sed ankaŭ de Barcelona-Radio kaj eĉ de alilandaj festsalonoj. La naskiĝo de Excèlsior koincidis kun la 'Ĵazo', kiu, aperinte inter la negroj en Ameriko ĉirkaŭ la epoko de l' unua mondmilito, vastiĝis facile tra la mondo kiel vastiĝis tiu milito mem. Verŝajne la Ĵazo furoris fulme pro la kontrasto kun la gravaj simfoniaj orkestroj, kies membroj, similaj al vivantaj statuoj kun mieno pli serioza ol la pantalonfendo de almozulo, ne devas permesi al si, jungite al partitura disciplino, persone karamboli nek kaprioli per la muzikaj notoj pli respektindaj ol relikvoj. La Ĵazo renversis tiun anakronismon kaj plenanime kaj intime etendis laĉojn de simpatio inter la surpodiaj muzikantoj kaj la surparteraj interfrotiĝantoj; mi ne diris dancantoj, ĉar en tagoj de la loka Ĉefa Festo kaj en salono plena de randoj al randoj, same kunpremiĝas la brustoj kiel la ventroj kaj sidvangoj! Tial la Excèlsior-anoj ne nur ludis la respektivan instrumenton, sed ankaŭ komike grimacis aŭ pantomime mokis iun gravulon, kaj sekve ridigante la publikon ili altiris la sopiran rigardon de pimpulinoj ravataj de iliaj uniformoj en kiuj ili prezentis sin kiel generaloj de la nova muzikarmeo! De tio sekvis, foje, ke iu junulino okulumis senhonte al unu el la orkestranoj, ke li venu al ŝi por dancado. Agrabla surprizo! Kiel malsata fiŝeto li ekmordis la hokon kaj li povis senti kontraŭ la brusto la ekscitan aromemanon de ŝia juna korpo. Baldaŭ dua kuraĝulino imitis la ekzemplon, kaj dua Excèlsior-ano ekmordis ankaŭ la hokon. La ekzemplo plu prosperis ĝis tio, ke sur la podio restis nur la pianisto, kiu kuraĝe kaj ritme plu baraktis kun la klavaro, frapante per la dek fingroj deknotajn akordojn garnitajn per diesoj, bemoloj kaj bekvadratoj speciale abundaj en tiu ekzota muziko. Li tenadis la piedon sur la dekstra pedalo por maldampi la freneze surdigan vibradon de la trioblaj piankordoj. Dume, liaj ne timidaj kolegoj, premate al fraŭlinoj sur la partero, provadis per ŝajne sinceraj flustroj miele flataj mordigi sian hokon al siaj ankaŭ ŝajne sinceraj parulinoj! Festorganizantoj ofte laŭdis la Excèlsior-anojn pro ilia arto, sed tiuj de la blovinstrumentoj, ekzemple la saksofonisto, ne dividis ilian opinion kaj serioze plendis, ke li erare elektis malsanigan profesion. Kompreneble - li diris - oni vidas nur la drolan, la komikan aŭ burleskan flankon de nia laboro, sed ne la insidan toksiĝon de niaj pulmoj, ĉar ĉie, dum la tagoj de la loka Ĉefa Festo, estas motivo por familia kunsido ĉirkaŭ tablo abunde garnita per pli kostaj kaj ne kutimaj pladoj. Tiam do, precipe se la odoro de rostaĵo tiklas la nazon, oni manĝas trioble pli ol kiom estas necese, kaj ankaŭ ĝisekscese oni trinkas eĉ ne soifante. La lasta tagaranĝo estas la Granda Balo, kiu, etendiĝante en la nokton, skuas, kirlas kaj iel alambike distilas la trioblan glutitan porcion, estigante malaromajn gasojn, kiuj, ĉu spire, ĉu rukte aŭ pli ofte, jes! furze libere fluas grandakvante kaj diluiĝas nevideble en la salonaero, kiun mi plenbuŝe enspiradas por sonigi la anĉon de l' saksofono, kaj la trumpetistoj suĉegas kaj pulme premas pufigante la vangojn ĝis tio, ke la premeco vibrigas la parietojn de la trumpetaj tuboj. Vi povis konstati, ke iliaj vizaĝoj ruĝiĝas kiel oranĝoj, kaj iliaj okuloj preskaŭ elsaltas. Dum ni per ĝojo vivigas, oni per gasoj nin mortigas! Kiel dirite, la Excèlsior-ĵazo diverĝis de la tradicia muziko per sia strukturo, la orelŝira strideco de la trumpetoj kaj la komikeco de la orkestranoj. Tial, simile je iaj modernaj pentraĵoj pri kies imagita konsisto oni ne povas aserti nepran bonecon aŭ malbonecon pro manko de natura komparilo, la ĵazo de Excèlsior samakaŭze estis netaksebla Kiel juĝi la strangajn akordojn, la melodion - ni diru senmelodion - kaj la stridan trumpetadon? De tio venis, ke en unu el siaj prezentadoj, la Excèlsior-anoj, ĉiam fidelaj al la partituro, iom post iom por amuzi la dancantojn, ludis komike, iel imitante la cirkajn klaŭnojn kaj improvizante ĉiam, precipe la dika orkestrano Johan, kiu naskiĝis stampite de natura komikeco. Vere, nur per sia drola rigardo li ridigis plengorĝe siajn observantojn. Ne estas facile sekvi la matematikan takton de la bazaj drumo, kontrabaso kaj piano, kaj samtempe agi persone, aparte, sed paralele kun ili, gapigante la homan svarmon de la salono. Tial, unu fojon okazis, ke la Excèlsior-anoj ludante plene distriĝis, perdis la fadenon, disrompis la komunan sinkronecon, sed tamen ne povis aŭ ne devis halti, kaj sekve, dum unu el ili ludis difinitan punkton, alia jam transludis ĝin, alia ankoraŭ postrestis, kaj unuope ili drivis en maro de neakordaj kaj malkongruaj sonoj. La drumisto plu batis la tamburegon "Bum, Bum Bum, Bum " kaj intermite frapis la vibran cimbalon "Cim, Cim Cim, Cim ". La trumpetisto per ondanta "Tratteratra" ruladis rapidan kaj laŭtan ad libitum en allegro vivace neniam antaŭe komponitan, kaj la pianisto, timante ke la fuŝego damaĝos la reputacion de Excèlsior, febre klopodadis tute vane remeti ilin sur la ĝustan vojon por eviti katastrofan finiĝon. Ili plu ludis unuope laŭ sia bontrovo en plena malakordeco kaj orelŝira kakofonio, nesciante kiel aranĝi normalan finon al tiu speco de kata orgenaĵo! Kiam la pianisto, kiel dirigento konsideris ke venis jam la momento ĉesigi la dancspektaklon, li laŭkutime per piedo ekfrapis la plankon kaj subite ĉesis la sinistra ludo, verŝajne unika en la mondo! La orkestranoj prave atendis, eble ne ke oni tanu al ili la haŭton, sed eble jes ke oni skandale prifajfu, ke oni kriu "For!" kaj eĉ "Bas!" Sed kia surprizo! Anstataŭe etendiĝis tondra aplaŭdado miksita kun spontanaj "Hura!" kaj "Vivu!" kiel premio al ilia virtuozeco! Post la balo, la Excèlsior-anoj altabliĝis por refreŝigi la gorĝon. Ĉirkaŭ alia tablo sidis kvar societanoj laŭte interparolantaj: La unua - "Kion vi opinias pri Excèlsior? Per sia lasta numero, ĝi ĉarme sorĉis min!"
|
Salvador GUMÁ |