LG-Bonvenon
plena pagho   el la franca | el LG-52 p.15
 
 
Le Monde, , franca ĵurnalo

 

Malpermesataj vortoj

Romanisto ĉesas verki ĉar oni malpermesas al li uzi 'mistaŭgajn esprimojn'. Tio okazas ne en ajna premfortokratia respubliko, sed en Japanujo.

Taksante, ke la malpermeso, kiu frapas kreskantan nombron da vortoj, ne plu ebligas praktiki la propran profesion, TSUTSUI Yasutaka, popolfama verkisto, ĵus anoncis ke li ĉesas verki:

Mi opinias, ke, se verkisto ne plu rajtas esti ikonoklasta, provok(em)a aŭ simple libera elekti esprimojn taŭgajn al sia penso, li ne plu povas plenumi sian socian rolon. Nia situacio estiĝis neeltenebla,

li diris al ni.

Tsutsui (naskita en 1934) estas premiita verkisto, tiom fama kiom fekunda. Interesita de psikologio, li venis el sciencfikciaĵoj al nigreca humuraĵo, simile al usona Kurt VONNEGUT aŭ franca Roland TOPOR. Tiu ĉi literatura fluo eĥas, en la japana kulturo, la satirajn poemojn senryu-tipajn, kaj ĉefe la sukoplenajn historiojn de rakontantoj (rakugo), kies tradicia origino estas 18-jarcenta. La du genroj proprigas siamaniere la vigligan kvaliton de vortludoj aŭ de ŝokaj esprimoj.

Evento supraĵa fine elĉerpis la paciencon de Tsutsui. En julio, la projekto publikigi fragmenton el romano lia, Polico sen homoj, en lerneja libro provokis furiozan reagon de la societo de epilepsiuloj, kiu opiniis, ke la aŭtoro donis eraran difinon de ilia malsano, kio estis ofendo al iliaj rajtoj:

Mi elvokis en ĉi tiu romano la dampitan teruron de socio kontrolita, en kiu encefalo-grafikaĵoj decidas pri la sorto de individuoj,

klarigas Tsutsui Yasutaka.

Ĉu mia priskribo pri epilepsio estas eksmoda? Povas esti: kuracoarto progresis kaj mia libro estas 30-jarojn malnova. Ne gravas ke la eldonisto rezignis. Ĉifoje tro estas tro: mi ne povas daŭre verki sub minaco esti akuzata ĉar neatendite minoritato ofendiĝis.


Intelekta terorismo insidema

La forpelo de esprimoj taksataj diskriminaciaj ne estas nura japanaĵo: en anglosaksaj landoj severas la political correctness *: tiel usonaj nigruloj fariĝis Afro-Americans aŭ indianoj Native Americans. Francujo ne deflankiĝis de tiu fenomeno: blinduloj fariĝas 'ne-vidantoj' kaj surduloj 'malbone-aŭdantoj'.

En Japanujo la fiforpelo de 'mistaŭgaj esprimoj' (futekisetsu hyogen) estiĝis skuego lingvista, frapanta ne nur esprimojn riĉajn je konotaĵoj politike diskriminaciaj aŭ seksismaj, sed ankaŭ vortojn ĉiutagajn, ĉar minoritato, iun tagon, decidis, ke ili estas forpelendaj. De nun ekzistas leksikonoj de 'Inferecaj' vortoj, venditaj en librovendejoj, kiujn verkisto aŭ ĵurnalisto devas konsulti por ne riski 'cenzuradon'. Pro ĝia amplekso, la fenomeno minacas atingi dramecan dimension de intelekta terorismo insidema.


Kvindeko da verkistoj frontas la samajn barilojn, sed ili silentas, diras al mi Tsutsui. La forpelo de 'mistaŭgaj esprimoj' estis lanĉita de la liberiga movado de 'loĝantoj de vilaĝetoj' (burakumin) - minoritato (el multaj aliaj) viktima pro instituciaj diskriminacioj - pretekste de malpermesoj religi-devenaj uzitaj por socia kontrolo en malnova Japanujo. Aboliciita komence de Meiji-epoko (1871), ĉi tiu diskriminacio fakte pludaŭras.

Sekve burakumin, la forpelo de diskriminaciaj vortoj etendiĝis al nombrego de minoritatoj. Kaj hodiaŭ oni atingas paradokson: krom ĉirkaŭfrazoj por nomi blindulojn, kriplulojn en amaskomunikiloj, necesas uzi fremdan vorton por priparoli profesion aŭ statuson, kiujn japanoj konsideras hontaj: tiele jochu (servistino) naskigas kriajn protestojn. Oni do uzas kelkfoje la japanigitan version de angla vorto maid: maido

Tio ja estas evidenta domaĝo por la libero sin esprimi, opinias la juristo OKUDAIRA Yasuhiro de internacia kristana universitato de Tokjo. La fenomeno pligraviĝas. La latenta premo pezanta sur intelektulojn kaj amaskomunikilojn malhelpas, kaj baldaŭ neniigos, la debaton. Elstrekante esprimojn el la vortostoko, kreiĝas tabuoj, 'ne-dirotaĵoj' kaj, eble pli drame, sub surfaco de mildigita vortostoko pludaŭras diskriminacioj tre realaj.

Militantoj de la subprema vorta ortodokseco nur pli kaj pli enfermas en getecan identecon la minoritatojn viktimajn pro neegaleco.

Estas laŭleĝe - daŭrigas s-ro Okudaira -, ke minoritato denuncu tion, kion ĝi taksas diskriminacia aŭ ofenda. Sed, kiu decidos, ĉu la uzado de terminoj taksitaj diskriminaciaj fare de kelkaj estas fakte tiaj? Jen la problemo, ĉar tia instanco ne ekzistas: vortoj, do, estas arbitre forpelitaj. Protesti estas laŭrajte. Malpermesi debaton ne estas laŭrajte. Gravas, ke amaskomunikiloj kapitulacas sen diskuto fronte al la privorta diktaturo de tiuj, kiuj, ene de minoritatoj, pretendas esti posedantoj de ties ortodokseco.

La ŝtato ne intervenas en tiun 'moraligon' de la lingvo (ĝi tamen intervenas je lernejaj libroj, kies teksto estas mildigita pro decido reverki historion). Sed ĝi ankaŭ ne defendas tiujn, kiuj viktimiĝas pro la forpelado de 'blasfemoj' nuntempaj.

Eĉ ne estas indulgo al pasintecaj aŭtoroj. Oni forstrekas el tradukoj de klasikaĵoj legataj ĉe ŝtataj elsendejoj la vortojn 'frenezulo', 'blindulo' aŭ 'ŝuflikisto' (ledolaboro rilatas al statuso de burakumin) aŭ oni flankenmetas fragmentojn de aŭtoroj, kiel SHIMAZAKI Toson, kiu skribis pri tiu problemo. Ĉu reverkiĝos la fama romanisto SAIKAKU (1641-1693) pretekstante, ke li uzas vortojn hodiaŭe 'Inferecajn'.


Manko de reagoj

La kazo de Tsutsui Yasutaka montras iun 'malsanon' de japana socio: konformismo. Verkisto kiu sin opinias senigita je vortoj, rezignas pri verkado kaj neniu, aŭ preskaŭ neniu, reagas.

La gazetaro pritraktis la temon sed strebadis ne decidiĝi. Verkisto OE Kenzaburo, plurfoje pripensita por Nobel-premio, ja denuncis en recenzo pri la lasta libro de Tsutsui Yasutaka, Papriko, kaj cenzuradon pri la enhavo de lernejaj libroj kaj pasivecon de eldonistoj kaj amaskomunikiloj, kiuj kutimiĝis al tiu forpelado de vortoj. Sed la cetero de la literaturista mondo restas silenta, aparte la Societo de Verkistoj: frakase forlasante ĝin antaŭ kelkaj jaroj, kune kun romanisto NAKAGAMI Kenji (1946-1993), pro rifuzo anigi eksan mortkondamniton fariĝinta konata verkisto, Tsutsui scias, ke nenion li povas esperi el tiu societo. Lia vitriola satiro pri l' universitata mondo en sia romano Tadano kyoju (La eteca profesoro), grandega sukcesaĵo kiu ridigis tutan Japanujon kaj grincigis dentojn de pli ol unu homo, okazigis al li ne nur amikojn.

Kial tiu pasiveco? Ĉar en Japanujo malpli valoras abstraktaj principoj (kiel libera sinesprimo) ol empiriismo instiganta solvi problemojn apartigitajn el tuto, klarigas s-ro Okudaira. Plie, ĉar amaskomunikiloj rezignis plenumi sian rolon de debato-fermento: 'nenia ondigado', jen la 'ora' regulo. Ne tiom pro principo ol pro timo perdi legantojn aŭ aŭskultantojn. Eĉ la plej prestiĝaj eldonistoj priatentas ne provoki fulmotondrojn de minoritato: rezigno, kiu plifortigas konformismon noce al kritiko kaj malgrandigas la eblecojn de demokrata sinesprimo.

Tiu ĉi 'deteniĝemo' (jishuku), ekzemple la manko de komentario dum la agonio de imperiestro Hirohito, signas la saman timeman konformismon.

Ni dronas en 'mezaĉecokration de la amaso'. Sub surfaca harmonio, problemoj estas flanken metitaj. Tiu atrofio de la intelekta debato povas konduki al intelekta sinkado kaj elĉerpiĝo de imagokapablo kaj same de kritika pripensado,

diras al ni s-ro Okudaira, kiu malkvietiĝas pro dampiĝado de tiuj voĉoj, kiuj kutime vekiĝas por denunci ofendojn, apertajn aŭ insidemajn, kontraŭ libera sinesprimo.


Notoj

*. political correctness: (angle) pripolitika esprim-almodigo

 
 
Philippe PONS, elfrancigis Magda Lena
 



© La Gazeto - 1994.04.30 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.