LG-Bonvenon
plena pagho   The Cage, novelo (komenco, plena teksto en la revuo) | el LG-61 p.11
 
 
The Cage de Neil BISSOONDATH

 

La Kaĝo

Mia patro estas arkitekto. Arkitektoj kapablas lerte aĵojn dizajni: butikojn, loĝejojn, apartamentojn, malliberejojn. Mia patro, ne bona viro, por mi dizajnis kaĝon.

Fiera viro estas Patro. Li povas spuri sian praecon tra naŭ generacioj. Nia familinomo estas vaste konata en Jokohamo, ne nur pro la arkitekuro-firmo estrata de Patro, sed ankaŭ pro tiuj naŭ generacioj: la nomo de mia patro estas lia plej grava trezoro.

Tamen, ne mia.

Ĉe la Ŝintoa altaro en la malantaŭa ĝardeneto Patro flustras la nomojn de siaj prauloj, ilin vokante, petante ilian ĉeeston. Per tiuj nomoj li blasfemas, komplimentas, esprimas plezuron. Tiujn nomojn li scias pli intime ol mian.

Kiam mi estis infano, mi kutimis stari ĉe fenestro en nia salono, rigardante mian patron dum li flustradas antaŭ la altaro. Li preskaŭ ĉiam surportis grizan pulovron ĝismakzelan: li suferas pro astmo, kaj diras ke l'aero, ŝvebanta de l'maro trans dokoj kaj usonaj armeŝipoj, alvenas densa kun humideco kaj petrolo. En aparte rosaj matenoj, li revenis loĝejen kun subokula haŭto griziĝinta kaj vangoj skarlatiĝintaj. Li tusis ofte, kaj mi povis vidi lian bruston ritme laborantan sub lia pulovro.

Ofte mirigis min, ke eĉ en la plej malplaĉaj matenoj drizlaj, brumaj, li tamen eliris al la altaro; ĉu la prauloj ne konsentus atendi eĉ tagon? Eĉ kelkajn horojn? Ĉu ili estas tiom postulemaj? Mi demandis lin: kial? Li en silento min nur fikse rigardis. Ne respondis li. Eble ne povis li. Eble temas pri io, kion li senpripense scias profunde ene de li, aŭ pri ia urĝo antaŭ kiu li senkomprene riverencas. Eble laŭ li, kiel laŭ mi, temas pri enigmo.

(...)

 
 
Neil BISSOONDATH
La Kagho, desegnajho de Megumie Komamura



© La Gazeto - 1995.12.15 - 2001.12.16. Viajn rimarkojn al TTT-red.