LG-Bonvenon
plena pagho   pri IEK-2001 en Straznice | el LG-96 p.7

 

Karolo Piĉ kaj liaj mondoj

Junio 2001: mi komencas pretiĝi por la OSIEK-konferenco en Straznice. Ĉi-jare pli ol la loko gravas la temo: Karolo PIĈ. Kion relegi unue? La brilan studon pri literaturo, la plej freŝe eldonitan verkon: Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto, ĝi legiĝas kiel romano. Frazo en la Postparolo komprenigas la entuziasmon de Piĉ por nia lingvo.

"nature demokrata, origine universala, esence katolika kaj profunde popola, la sola kaj vera lingvo de ĉiuj, en kiu kaj ĉe kiu ĉiu ajn simpla laboristo kaj ĉia ajn maljuna dommastrino havas precize la samajn rajtojn kaj la saman voĉon kiel iu ajn dokta kaj alte erudita universitata profesoro: ĉar estis ĝuste tiu ĉi lingva kaj lingvistika demokratismo, kiu igis Esperanton vivi".

Julio: unutaga vojaĝo sur pramo, kune kun La mortsonorilo de Chamblay. Dektaga restado en Hungario kun La litomiŝla tombejo.

13an de julio: Ordeno de verkistoj kuŝas sur la noktotableto en studenthejmo de Straznice, kie ĝi, kaj ni, restos dum deko da tagoj.

La ĉambroj estas vastaj, abunde meblitaj kaj neglekte flegitaj. Tiu imprese hida multetaĝa konstruaĵo ŝokas en la urba pejzaĝo. Ĝi estis konstruita en la 70aj jaroj por gimnazianoj. Spuroj de la komunisma epoko! Straznice mem estas ĉarma urbeto, ĝiaj malaltaj domoj diskretas malantaŭ arboj, herboj kreskas ĉie dise inter ŝtonoj kaj pavimoj, sentrafikaj stratoj invitas al promenado. Sur la "markto", statuoj de Komenio kaj Masarik memorigas ke ni estas en ĈeÌio, pli precize en Moravio. Straznice estas kvazaŭ landlima urbo de post la apartiĝo de Slovakio kaj ĈeÌio iom post la "revolucio" de '89. La nuna landlimeco estas nefavora al ekonomio kaj generas familiajn kaj naciecajn problemojn; imagu ke nun ĉeÌaj civitanoj bezonas pasporton por viziti Slovakion, kaj same slovakaj civitanoj por eniri ĈeÌan Respublikon! Lavango da demandoj falis sur la urbestron kiam li invitis nin: Miroslav MALOVEC senspire interpretis inter li kaj ni.

La vorton "revolucio", pri la eventoj de '89, uzis Miroslav Malovec. En tiu nekonata izolita angulo de la mondo, Malovec estis nia savanto. Li klarigis, li tradukis, li ĉiĉeronis. Dum matenmanĝo li fotokopiis dokumentojn. Dum tranokto, li redaktis, printis, dissendis en la reton ĉiutagan konferencan informilon; ni avide atendis la matenan "informilon" por legi kion ni faris la antaŭan tagon. Li unue klientumis ĉe la libroservo - tie lasis duonmonatan salajron! - ... ĉar poste li ne plu havos libertempon: li devos ĉien kuri ĉar ne havas aŭtomobilon. Senlige kun la konferenco, mi mencias ke Malovec estas aŭtoro de nova Esperanta gramatiko, unu el la furoraj libroj ĉi-jaraj. Plie li prelegis pri Piĉ kaj ĉeÌaj verkistoj dum la totalismo: lia priskribo de la tiama kultura vivo, precipe de la regulado de libra kulturo, pensigis pri la etoso en 1984 de ORWELL, romano kompreneble malpermesita antaŭ la "revolucio".

La prelego de Malovec provokis viglan diskuton, pli longan ol la prelego mem. Ĝi estis la sola kiu temis pri Piĉ interne de liaepoka mondo. La aliaj temis pri la interna mondo de la verkisto. La kvar fakuloj kiuj gvidos nin en la internan mondon de Piĉ vivas en najbaraj landoj, kaj tri el ili estas ĝermanlingvuloj: nederlandano Ed BORSBOOM, flandro Chris DECLERCK, sarlandano Jozef DÖRR... Ĉu nura hazardo? Ĉu la ĉeÌa mastro fascinas pli nordulojn ol sudulojn? Simile: kia mistera forto puŝis la faman hispanan eldoniston RÉGULO PEREZ: li unue havis enmane la manuskripton de La Litomiŝla tombejo sed transdonis ĝin al pli norda HAUPENTHAL kiu publikigis ĝin.

Supre mi menciis "kvar fakulojn": la kvara estis Claude GACOND. Bedaŭrinde li ne povis veni pro subita malsaniĝo, sed li tamen estis inter ni: li surbendigis la plej frapajn pecojn de siaj planitaj Didaktikaj rendevuoj kun Piĉ, li skribis aliajn fragmentojn, li kontaktis du konferencanojn kiuj lerte alterne voĉlegis kaj aŭdigis lian voĉon kaj lian humuron kaj trovis en la asembleo la taŭgan voĉon de Bill Maxey por laŭtlegi la citaĵojn de Piĉ. Dankon al Nancy Fontannaz kaj André Grossmann. Bill Maxey venis el Usono speciale pro la temo. Li estis unu el la malmultaj kiuj jam vizitis Litomiŝlon.

Ed Borsboom ankaŭ konis la urbon kaj eĉ persone renkontis Piĉ-on. Li startigis la prelegan programon, demandante al multaj konferencanoj kiam kaj kie ili aŭdis unuafoje pri Piĉ. Rezultiĝis ke plej ofte pere de revuo. Mi memoras ke en Kritiko kaj recenzistiko... Piĉ ripete insistas pri tiu koniga rolo de revuoj:

"La esperanta libroeldonado ankoraŭ ĉiam estas tre modesta, eĉ infana. Tamen ĝuste tial ne ekzistas kaŭzoj, ke ĉiu E-gazeto ne enhavu kompletan esperantan bibliografion de la lastaj du semajnoj, monato, kvaronjaro..." [...]

"Ia dika, 48-paĝa monata kajero grandformata povus fari multon por la literaturo speciale...".

Ed Borsboom kaj Chris Declerck disdoniĝis inter si la prezentadon de la vivo de Piĉ, liaj beletraj verkoj, la esperantologiaj verkoj, la poezio, la virino en la verkaro de Piĉ. Oni jam sufiĉe lernis en la antaŭaj tagoj por avide atendi tiun ĉi lastan temon, pritraktitan de Chris Declerck. Kiam li sidiĝis ĉe la prelegtablo la etoso estis pli fervora ol kutime. Post enkondukaj frazoj li saltis en la kernon de sia temo kaj io surpriza okazis: lia voĉo metamorfoziĝis, subite pli sonora kaj tre beltembra, liaj densaj frazoj flugis senpeze, ili kvazaŭ venis el alia mondo, ne plu el la karna konata Chris, la akustiko ŝajnis katedrala. Ĉu li, ĉu Piĉ parolis? Oni volus haltigi la tempon, ree aŭskulti. Dolĉamara sento de nekaptebla eterneco! Post tiu neforgesebla sperto citi lin surpapere perfidas ion:

"La virino en la verkaro de Piĉ konstante metamorfoziĝas. Ŝi aperas en multaj eldonoj, laŭ la bezonoj de la rakonto, laŭ la bezonoj de viro. Ili do estas diversaj - ĉiam alia virino. Naiva, ĉarma, kompatinda aŭ sopirata, en la poemaroj. En Litomiŝlo - tiu kaj tia, revoj kaj rememoroj. En Klaĉejo - la virino ordinara, ne tre klera. En la "Verkist-Ordeno" - la virino intelekta kaj delektinda, inteligenta kaj vivema. En la Bermuda triangulo la eksterordinara virino: siaspecaj sorĉistinoj, iel misteraj - petolemaj, scivolaj, ritoplenumaj, ekstersense ekstrasensivaj kaj sciaj."

Ĉiun prelegon sekvis arda debato kiun la prezidanto Mantha CHRISTOU devis energie ĉesigi por respekti la programon kaj enŝovi necesajn paŭzojn. Dum la paŭzoj ni plue diskutis la temon kaj sieĝis la dumetrojn altan kafmaŝinon de loka organizanto Vlada HASALA.

La plej vigla debato sekvis la prelegon de Josef DÖRR: esperantistoj ĉiam pasiiĝas pri vortoj. Dörr elektis gvidi nin en la lingvaĵon de Piĉ, tra la rimedoj kiuj kreas ĝian riĉecon, tra la neologismoj kaj "piĉismoj". Ni iom hontis kiam li demandis al la konferencanoj eltrovi, en la tri unuaj paĝoj de chapitro 11 de La mortsonorilo de Chamblay, kie kuŝas la bunteco de la lingvaĵo; neniu trovis.

Tamen multaj temoj restis en ombro, tro rapide skizitaj, ne ĝisfunde analizitaj - Piĉ kaj la religio, la latina lingvo, stukturo de la romanoj... Krono de la konferenco, fina sintezo brile gvidita de Bruno MASALA parte ŝtopis la mankojn. Ekzemple oni revenis al La mortsonorilo de Chamblay: Ed Borsboom rapide flankenmetis ĝin kiam li prezentis la romanojn sed aliaj argumentis ke ĝi jam estas vere piĉa.

Se Piĉ estus ankoraŭ vivanta li meritus ricevi la OSIEK-premion por La interna vivo de Esperanto, kaj duan fojon por Kritiko kaj recenzistiko... Post 4 tagoj en la universo de Piĉ, vendredo estis dediĉita al OSIEK-aĵoj, unue al la premio. Petro CHRDLE el Prago ĝojis ke li sukcesis veture atingi la konferencejon antaŭ la voĉdonado. Lia nevoĉdonado fakte estus neniel ŝanĝinta la rezulton: la unua baloto donis pli ol duono de la voĉoj al Éli URBANOVÁ pro Hetajro dancas. Gratulon Éli! Pionira evento! Unuafoje virino ricevas OSIEK-premion. Dua evento: unu baloto sufiĉis - tio okazis nur en '94 por la Esperanta bildvortaro de EICHHOLZ. Hetajro dancas estis proponita - de la membroj de OSIEK - ĉiujare ekde 1997, kaj de tri jaroj estis inter la 5 plej oftaj proponoj. Revene mi trovis senteman leteron de ŝi de la 1-a de septembro:

"... mi tre, tre dankas al vi por via plua letero, ĉi-foje kun vere ĝojiga sciigo, ke mi ricevis premion de OSIEK por mia "Hetajro". Mi komprenas tion granda venko kaj vivados el ĝi ĝis mia morto! Sed mi estas nur okdek-jara, ĉu ne?

Preterdire mi laboris je la Hetajro tutajn kvar jarojn kaj poste tutajn kvin mi atendis je ties eldono..."

Fonto eldonis ĝin en 1995. Responde al miaj demandoj ŝi almetis por LG foton kaj specimenon el Hetajro dancas: Doksy 1949, mozaiko el ĉiuj ingrediencoj de la libro: la juna Éli, la Esperanto-vivo ŝiaepoka, eĉ mencio pri Piĉ...

Piĉ entuziasme skribis pri Doksy, en 1976:

"Unikan nivelon, siatempe, havis la ĉeÌa Somera Esperanto-Kolegio en Doksy. [...] ... la Doksa Kolegio, intertempe droninta en la mornaj tajdoj de politikaj diskriminoj, iom post iom iĝis mito kaj legendo: ĝis nun ne superita kaj apenaŭ superebla."

el La interna vivo de Esperanto

Ni ne vizitis Doksion, malproksiman de Straznice, sed sabate ni pilgrimis al Litomiŝl. Kia eraro! "Tri tagojn en Litomiŝl" oni devintus plani kiel postkonferencan programon. La vetero estis pluva de Straznice al Brno, la veturado regala de Brno al Litomiŝl. Kia volforto ĉe Piĉ kiam li biciklis sur tiu sama vojo kie ni stiras aŭton:

"Vi veturas al Bruno [...] Traceo Litomiŝlo-Bruno ne estas facila. Ĝi havas tre varian profilon kun longaj dekduprocentaj scendaloj kaj descendaloj, kaj kun grandaj altodiferencoj. Vi pedalas."

el La Litomiŝla tombejo

Li ne mencias la splendan pejzaĝon, la majestajn arbojn, la misterajn arbarojn. Pli ol 120 km-ojn! Post la arbaro, sur kelkaj paneloj nomoj de urbetoj kie li loĝis kaj laboris, kaj, miraklo: panelo "Litomiŝl"! Sube ia mencio pri Unesko. Ĝi ne estas miraĝo.

Juvela urbo... silenta... senhoma... sentrafika... eksterordinare pura. Freŝa farbo de elegantaj fasadoj. Brila ruĝo de deklivaj tegmentoj. Harmonia arkaro pli longa ol la romana. Pavumita placo pli vastega ol la imagita. Fantazia kastelo unika en la mondo. Kio estas tio? Ĉu muzea urbo? Ĉu oni ĵus finis konstrui ĝin laŭ pasintjarcentaj stiloj?

Nia karavano sekvas la ĉef-veturilon de Vlada Hasala... ĝis palaca restoracio bluvelure tegita kaj lukse ekipita. Ni vidas la unuajn litomiŝlanojn: la kelnerojn... nur du. Servo inda je svisa hotelo... solena malrapido heredita de l' komunisma tempo. Du-tri horojn ni sidas tie, ekster la mondo kiun ni revis viziti, neniu kuraĝas ŝteliri... ni estas en kompanio de la plej ĉarma virino de Litomiŝl, Milada KADIDLOVÁ, ambasadoro de l' urba registaro. Ŝi vizitis la konferencon antaŭ du tagoj kun tradicia kuko unika en la mondo. Ŝi neniom sciis pri iu Piĉ... intertempe ŝi esploris la arkivojn... la urbo volas eldoni ĉeÌan version de la litomiŝla romano. Ŝi preparis programon por turistoj... nia tribo volas programon por pilgrimantoj al la piĉa mondo. Niaj du programoj kolizias. Sed, mankos tempo por viziti ion ajn post la solena festeno, ĉu ne? Ne, muzeistoj escepte atendos nin. La piaristejo estas fermita dum ferioj! Ŝi malfermigos ĝin. Mankas komuna lingvo kun ŝi... denove Malovec interpretas anstataŭ manĝi. Mia fotilo paneis hieraŭ vespere - kaj sabate magazenoj estas fermitaj! Ŝi telefonas al la posedanto de la fotobutiko... kaj mi ricevas miniaturan japanan aparaton.

Nun mi estas preta por la kurado al surprizaj muzeoj kaj "oldmalnovaj" domoj, al monumentoj, parkoj, fontanoj, al la arkaro kaj la "kastela arealo", al fermitaj preĝejoj (la piaristan oni restaŭras interne). Gamboj kaj okuloj ŝanceliĝas. Fine ni estas en la tombejo: "La tombejo similas al granda katedralo. Centjaraj arboj estas ĝiaj kolonoj. Blua julia firmamento formas ĝian volbon...". Notoj de Nancy Fontannaz kaj Bill Maxey kiuj estis tie antaŭ ni helpas nian kveston. Kiu trovos la kripton de Henrieta grafino de Fünfkirchen? Kiu, la tombon de Karolo Piĉ?

MISERERE MEI DOMINE
SECUNDUM MAGNAM
MISERICORDIAM TUAM

KAREL PIĈ-ONESORK
ESPERANTSKY SPISOVATEL
* 6.12.1920 LITOMYŜL
+ 15 .8.1995 LITOMYŜL

La suno jam malaperis. "La vojoj perdiĝas en obskuro kaj tenebroj."

 
 
Madeleine de ZILAH
 



© La Gazeto - 2001.10.31 - 2001.12.16. Viajn rimarkojn al TTT-red.