La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf aperis ĉe Fonto en esperanta traduko de Sten Johansson |
Karaj amikoj, Leciono de humaneco, skribas Silvia Moritz, pri recenzita libro... lecionon de Esperanto liveras Miguel Fernández okaze de romano de Nemere... 'leciono de psikanalizo' de d-ro Gérard Patureaux... 'leciono pri vojaĝarto' de Peter Browne... 'leciono pri bibliaj interpretoj' de Tortel... Niaj artikolistoj gvidas nin al multaj atentigaj temoj. Dankegon al ĉiuj kiuj kontribuis al kreado de LG105. Ĉu vi rimarkis ke tiu ĉi kajero estas la kvina kun novaspekta kovrilpaĝo? Pluraj el vi letere gratulis nin pro la renovigo. La gratulojn mi transdonas al Jean-Pierre Kavla, kiu respondecas pri la plaĉa modernigo. Ĉu vi rimarkis la OSIEK-proponilon aldonitan al la antaŭa LG? Se vi estas ano de la societo, aŭ se vi decidas aniĝi por apogi la esperantan kulturon, ne forgesu sendi viajn du proponojn por la premio antaŭ la 1a de majo. Dankon. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.105 |
K |
LG-105 Enhavo |
|
LG-105 Enhavo |
LG-105 |