LG-Bonvenon
plena pagho

Gilbert kaj Symilde Ledon mortis Ni memoras kaj ploras

 

Karaj Amikoj,

Jes, kiam mi alvenis en la Gazet-ejo antaŭ 2 semaj-noj, mi eksciis per letero de amiko ke la paro Ledon, tiuj du energiaj pilieroj de Esperanto en Brazilo, mortis en trafikakcidento. LG-skipo kaj la Esperanto-klubo de Metz, kiun Gilbert vizitis en 1999, memoras lin kun admiro, kaj funebras.

Aliaj leteroj viaj ne povis konsoli min, kvankam ili ofte dankis pro artikoloj, ĉi-printempe aparte pro la recenzoj. Laste, István Nemere dankas al Miguel Fernández pro lia recenzo de La fermita urbo "ĉar multe da pripensindaj argumentoj kaj opinioj li elvicigis, kiuj por mi estas vere valoraj. Kompreneble ĉefe la negativaj, ja el ili oni povas pleje lerni". Jen leciono pri modesteco.

Pri la granda verko ĵus finita de Ed Borsboom, Vivo de Andreo Cseh, vi trovos du vidpunktojn, du voĉojn virinajn: de la poeto Eli Urbanová, kiu persone konis la pedagogon; kaj de la lingvisto Sabine Fiedler, kiu apartenas al pli juna generacio. Legante ilin, oni tuj volas koni la libron, kion mi tuj faros dum tiu ĉi LG flugos al Vi.

Madeleine de ZILAH

La Gazeto n.106
2003.04.30
Enhavo


Aŭtoroj

ALGIS,  Peter BROWNE,  Nora CARAGEA,  Petro CHRDLE,  Christian DECLERCK,  Jean DOUBLET,  Sabine FIEDLER,  Sten JOHANSSON,  Wolfgang KIRSCHTEIN,  Magda Lena,  Ivan MINĈEV,  Vinko OŜLAK,  Jirí PATERA,  Nicolino ROSSI,  Bardhyl SELIMI,  Eli URBANOVÁ,  Eugene de ZILAH

K
A
R
A
J


L
E
G
A
N
T
O
J


LG-106   Enhavo

 

  • Pri Shan Sa, Diop kaj aliaj...   p. 3   [Red-vortoj]
    Eugene de ZILAH
  • ŜPB-106   p. 5   [Ludoj]
    elektita de ALGIS
  • Kial Klaŭdiforumo?   p. 7   [Leteroj]
    Vinko OŜLAK
  • Pli ol kontenta   p. 7   [Leteroj]
    Nora CARAGEA
  • Festotago...   p. 7   [Leteroj]
    Peter BROWNE
  • Altnivela...   p. 7   [Leteroj]
    Jirí PATERA
  • Dek demandoj al Eli Urbanová   p. 8   [Nia tribo]
    Petro CHRDLE
  • Pri la novelo Tamen perdota de Edmond Privat   p. 10   [Nia kulturo]
    Christian DECLERCK
  • La subgrunda Napolo   p. 13   [Nia historio]
    Nicolino ROSSI
  • La albana lingvo   p. 17   [Nia kulturo]
    Bardhyl SELIMI
  • KVE-106   p. 23   [Ludoj]
    Magda Lena
  • Propraj nomoj   p. 24   [Debatoj]
    Jean DOUBLET
  • Trafaj bildoj   p. 25   [Ni legis]
    recenzas Sten JOHANSSON
      pri Maigret kaj la maljuna damo de Georges SIMENON, elfrancigis Daniel LUEZ, Sezonoj, 2002 - 128p
  • Pri Andreo Cseh... kaj multe pli   p. 26   [Ni legis]
    recenzas Sabine FIEDLER
      pri Vivo de Andreo Cseh de Ed BORSBOOM, IEI, 2003 - 314p
  • De babelo al babilo   p. 27   [Ni legis]
    legis Eli URBANOVÁ
      pri Vivo de Andreo Cseh de Ed BORSBOOM, IEI, 2003 - 314p
  • Spegullando   p. 28   [Ni legis]
    recenzas Wolfgang KIRSCHTEIN
      pri Trans la spegulo de Lewis CARROLL, elangligis Donald BROADBRIBB, Sezonoj - 200p
  • Sub steloj de monaĥejo   p. 29   [Rakontoj]
    Ivan MINĈEV
  • Proverbo-ĉifro 'pĉ-106'   p. 30   [Ludoj]
    Nora CARAGEA
  • Ĉu vi jam scias...?   p. 31   [Ĉu vi jam scias...?]
      pri LG-perantoj, IKUE & KELI, abonhelpa fonduso, SAT, nova kurac-arto...

LG-106   Enhavo

LG-106



© La Gazeto - 2003.04.30 - 2004.01.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.