LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-58 p.14-21

 

Drakulo ankoraŭ vivas

La lasta gotika romano

La romano Dracula, kies unua anglalingva eldono aperis en Londono en 1897, ne estis la unua horor-rakonto pri vampiroj, sed ĝi fariĝis la plej fama priskribo de la agadoj de 'nemorta mortinto', homo, kiu nokte forlasas sian tombon por suĉi la sangon de senkulpaj viktimoj. Pro sia ekzota atmosfero, en kiu kunfandiĝas romantikismo, okultismo kaj fantasto, la historio de la transilvania Grafo Drakulo apartenas al la beletra ĝenro de gotikaj aŭ nigraj romanoj, kies publikigo komenciĝis en la 1760-aj jaroj. Tiuj-ĉi fariĝis pramodeloj de ĉiuj postaj harstarigaj rakontoj, en kiuj rolas fantomoj, monstroj, demonoj, arkikrimuloj kaj, kompreneble, ankaŭ vampiroj. En Britio la gotika romano atingis sian apogeon dum la viktoriana periodo de la 19a jc., kaj literatur-historiistoj nomas Dracula la lasta gotika romano.


La aŭtoro kaj liaj fontoj

La aŭtoro de Dracula estis Bram STOKER (1847-1912), kiu, fininte siajn studojn ĉe Trinity-kolegio en Dublino, laboris kiel ĵurnalisto, instruisto, ŝtatoficisto kaj fine kiel teatra administranto en Londono. Stoker plej probable ekinteresiĝis pri la temo de vampiroj post legado de Carmilla, novelo pri virina sangosuĉanto, verkita de J.S. LE FANU 25 jarojn antaŭ ol Dracula estis publikigita. Fakte, la persono, kiu plej multe kontribuis al la estiĝo de la romano de Stoker, estis Ármin VÁMBÉRY, fama hungara etnografo kaj orientalisto, kiu venis al Anglio en 1890 por prelegi pri la folkloro en sudorienta Eŭropo, la historio de etnaj konfliktoj en la karpat-montara regiono kaj ankaŭ eventoj en Valaĥio en la 15a jc., kiam regis la historia Drakulo, princo Vlad la 5-a. Vámbéry pritraktis ankaŭ superstiĉajn kredojn pri vampiroj en Transilvanio kaj Hungario. Poste Stoker ne nur korespondis kun la hungara erudiciulo por akiri pli da donitaĵoj sed li ankaŭ konsultis dokumentojn kaj librojn en la biblioteko de la Brita Muzeo. Tiel li kolektis materialon por la kanvaso de sia romano kaj plene ensorbis la kulturan etoson de la sombra deknaŭjarcenta Transilvanio.

Apud tiuj objektivaj, eksteraj fontoj de la romano, estas la internaj motivoj de Stoker mem. Dum pluraj jaroj li enprofundiĝis en studojn pri supernaturaj fenomenoj kaj havis kontaktojn kun okultistaj societoj. Unu el la kutimoj de Stoker estis ofta promenado en la ĉirkauaĵo de la londona Highgate-tombejo. En tiu makabra atmosfero okazis sintezo de la eksteraj kaj internaj faktoroj, kiuj servis por nasko de la literatura verko.


La historia Drakulo

La ĉefrolanto de la romano, Grafo Drakulo, ne estis elpensita de Bram Stoker. Ármin Vámbéry informis lin pri Vlad la 5a, princo de Valaĥio, kiu regis inter 1456-1462 kaj ankaŭ en 1476, kaj portis la nomon Dracula, hereditan de lia patro Vlad la 3a. Pro homonima koincido Dracula similas al la rumana vorto dracul (la diablo) sed etimologie ĝi devenas de la latina draco, dracuillu (drako). Ĝi signifas, ke la posedanto estas membro de la ordeno de la Drako, fondita en 1418 de Sigismondo de Luksemburgo kun la celo defendi la Eklezion de Romo kontraŭ la husanoj. Al la patra titolo Dracul Vlad la 5a aldonis la slavonan genitivan morfemon '-a'; tiel ĝi signifas 'filo de Dracul'. Tamen, en rumana historio la valaĥia vojevodo estas pli ofte nomata Vlad Tepes (elp. tsepeŝ), Vlad la Palisumanto, pro sia malhumane kruela kutimo torturi kaj mortigi venkitojn kaj malamikojn per trapiko de la korpo sur longa pinta stango, procedo kaŭzanta plurhoran aŭ plurtagan agonion. Estas akcentende, ke la rakonto pri la bestia konduto de Vlad la 5a ne penetris en la vampir-tradicion de Rumanio. Estis la imagpovo de Bram Stoker, kiu, intermiksante historiajn kaj folklorajn donitaĵojn, transformis la princon en hompereigan vampiron *.


Vampiroj en la folkloro de sudorienta Eŭropo

Kvankam ekzistas rakontoj pri vampir-similaj sangosuĉantaj reaperantoj datiĝantaj de la antikveco, la koncepto aperis en la folkloro de sud-orienta Eŭropo nur en la 17a jc. La vorto 'vampiro' estas spurebla al la serba upir, kaj similaj formoj troviĝas en aliaj slavaj lingvoj. Laŭ la popola kredo vampiro estas fantomo aŭ reanimita korpo de mortinto (sorĉisto, krimulo, herezulo ks.). La kadavro ne neniiĝas, ne malaperas, ĉar la tero ne akceptas ĝin, do ĝi fariĝas nosferatu, kiu en la rumana folkloro signifas 'nemorta mortinto'. Ĝi kapablas forlasi sian tombon nokte kaj, transformiĝante en beston, precipe lupon, mortigi homojn kaj bestojn aŭ nutri sin per suĉado de sango. Ĉar vampiroj povas agadi nur nokte, je la tagiĝo ili devas repreni sian homan formon kaj reiri en la tombon. Por definitive mortigi tiun nemortan mortinton, oni malfermu la tombon dum la tago, kiam la vampiro estas senhelpa, kaj trapiku la koron per pintigita paliso.


Transformiĝo de vampiro en vesperton

Bram Stoker en sia romano donis al vampiroj la kapablon transformiĝi en vespertojn. Li plej probable bazis tiun fenomenon, mankantan en la folkloraj tradicioj, sur priskriboj de kelkaj specoj de sangosuĉantaj vespertoj de Mez- kaj Sudameriko. Ordinaraj vespertoj nutras sin per ronĝuloj kaj kelkfoje malgrandaj vertebruloj, sed la vespertoj konataj kiel desmodoj de la ĝenroj Desmodus kaj Diphylla en la familio Desmodontidae, troviĝantaj en vasta regiono de Meksiko ĝis Paragŭajo kaj norda Ĉilio, suĉas sangon, aŭ pli ĝuste, lek-trinkas ĝin. Tiuj vespertoj povas havi korpolongon de la nazo ĝis la vosto de 15 cm. kaj flugil-etendon de unu metro; kelkaj estas ankoraŭ pli grandaj. Nokte ili silente kaj nerimarkite alproksimiĝas al viktimo, jen ekstere restanta ĉevalo aŭ bovo, jen senmova, dormanta homo, kaj per dentoj pintigitaj kiel freŝe akrigita skalpelo incizas la haŭton. La mordado ne kaŭzas doloron, nek estas danĝera, sed homo povas morti pro infektado, kaj rabio povas kaŭzi la morton de domestikitaj bestoj. Influita de la nomo vampir-vesperto donita al tiuj vespertoj, Bram Stoker atribuis la naturon de vesperto al la sangosuĉanta nosferatu-vampiro.


La rolantoj kaj intrigo de la romano

Grafo Drakulo, la ĉefrolanto, kiu donas sian nomon al la titolo de la romano, estu rigardata ne kiel heroo sed kiel antagonisto. Kontraŭas al li grupo da ses herooj: tri anglaj viroj, kaj po unu anglino, usonano kaj nederlandano. Jonathan Harker laboras kiel sekretario de londona firmao de solicitoroj; lia fianĉino, Mina Murray, poste edziniĝas al li. La aliaj estas d-ro John Seward, la direktoro de privata hospitalo por mensmalsanuloj, Arthur Holmwood (poste Lordo Godalming), advokato, kaj Quincy P. Morris, usonano el Teksaso. La vera protagonisto de la romano estas profesoro Abraham Van Helsing, kuracisto el Amsterdamo, kiu malkovras la diablan planon de Drakulo kaj trovas la rimedojn por kontraŭstari al la okulta potenco de la malica Grafo kaj neniigi por ĉiam tiun transilvanian nosferatu.

La strukturo de la romano ne havas la formon de rakontado fare de la aŭtoro aŭ unu el la rolantoj sed konsistas plejparte el diversaj dokumentoj: stenografiaj taglibroj de Jonathan kaj Mina Harker, transkribaĵoj de taglibroj de d-ro Seward, registritaj sur fonografaj cilindroj, leteroj, telegramoj, gazetaj eltondaĵoj kaj ankaŭ komunikaĵoj en la formo de longdistancaj telepatiaj mesaĝoj, kiujn Mina Harker, jam alsorĉita de Drakulo, ricevas en hipnota stato. Tiu unika kolektaĵo servas por doni aŭtentecon al la rakonto.


La unua renkontiĝo kun Grafo Drakulo

La romano komenciĝas, kiam Jonathan Harker ricevis komision iri al la kastelo de Grafo Drakulo por transdoni dokumentojn rilatantajn al aĉeto de dom- kaj ter-bienoj en Londono. Harker vojaĝis per diliĝenco al la plurgenta bisterca regiono de Transilvanio kie, kiel skribas Bram Stoker, "estas arigita ĉiu konata superstiĉo en la mondo". Kiam la juna viro atingis Bistercon la 4an de majo, la malbonaŭguran antaŭvesperon de la tago de Sankta Georgo, la tieaj loĝantoj teruriĝis, kiam ili eksciis, ke lia celo estas la kastelo de la Grafo, kaj li volas atingi Borgo-montopasejon antaŭ la noktomezo. Ili provizis lin per krucifikso kaj kvanto da ajlo, eglanterio kaj montar-frakseno por defendo kontraŭ la malbonefikaj supernaturaj spiritoj, ĉiuj kolektiĝantaj tiun antaŭvesperon.

La ruiniĝinta kastelo de Grafo Drakulo situis sur la pinto de alta, apika krutaĵo en morna arbara pejzaĝo de la orientaj Karpatoj. Harker baldaŭ rimarkis, ke la Grafo havas kelkajn ekscentrajn trajtojn. Ekzemple, lia bildo ne estis reflektita en raz-spegulo. Ankoraŭ unu strangaĵo estis la ĉeesto de Drakulo nur nokte; Harker neniam renkontis lin dum la tago. Iun vesperon li vidis Drakulon eliri el fenestro kaj rampi malsupren laŭ la kastela muro kun sia mantelo ĉirkaŭanta lin kvazaŭ grandaj flugiloj. Li kroĉiĝis per fingroj kaj piedfingroj al la anguloj de la ŝtonoj kaj descendis kiel lacerto. Alian nokton, kiam Harker ekdormis en la virina parto de la kastelo, tri femalaj vampiroj alvenis por kisi lin, sed tiam Drakulo forpelis ilin, dirante, ke Harker apartenas al li.

Dumtage Harker esploris aliajn partojn de la kastelo kaj trovis en malnova kapelo 50 kestojn plenajn de tero. En unu el ili kuŝis la dormanta Grafo, reveninte post nokto da sangosuĉado, por pasigi la tagajn horojn en homa formo en kontakto kun transilvania tero. Liaj vizaĝtrajtoj kaj kruela, volupta mieno faris terurelvokan impreson sur la juna sekretario el Londono. Drakulo provizore rejuniĝis, ĉar liaj blanka hararo kaj lipharoj estis ŝanĝitaj al fergriza koloro, liaj vangoj pli rondiĝis, kaj lia antaŭe eksterordinare blanka haŭto aperis rubenoruĝe sube. La buŝo, pli ruĝa ol iam, rivelis strange akrajn, blankajn dentojn elstarantajn super la lipoj. Sur tiuj ĉi gutoj da freŝa sango fluetis el la anguloj de la buŝo kaj kuris sur la mentonon kaj kolon. Sub densegaj brovoj la profundaj, ardantaj okuloj ŝajnis enfiksitaj kontraŭ ŝvelinta karno, kaj la palpebroj kaj subaj haŭtsaketoj estis pufaj. En tiu abomena stato la vampir-estulo aspektis, ke li estis supersatigita per sango.

Jonathan Harker konsterniĝis, kiam li konstatis, ke Grafo Drakulo faris lin malliberigito en la kastelo. Nur post kiam Drakulo forlasis la kaselon por vojaĝi al Anglio, Harker sukcesis eskapi kaj finfine reiri al Londono.


Alveno de grafo Drakulo en Anglio

Por la feroca Grafo, izolite loĝanta en sia prapatra hejmlando en Karpatoj, ne sufiĉis la sango, kiun li povis suĉi el rumanaj kaj hungaraj virinoj kaj infanoj. Li ekkovis sinistran planon fondi modernan vampir-imperion. La unua paŝo estis konkeri Anglion por krei tie tutan rason de vampiroj. Li ekvojaĝis de Varno, bulgara haveno ĉe la Nigra Maro, sur ŝipo transportanta 50 kestojn kun transilvania tero. Ili estis bezonataj kiel dumtagaj kaŝlokoj en diversaj partoj de Anglio, por ke li ĉiam estu proksima al loko de sekureco. Dum tempesto en la Norda Maro, la skuno atingis la urbeton Whitby ĉe la orienta jorkŝira marbordo de Anglio. Drakulo albordiĝis en la formo de grandega hundo, kiu saltis de sur la ferdeko kaj kuris al kruta klifo. La unua viktimo de la Grafo estis loĝanto de Whitby, Lucy Westenra, amikino de Mina Murray kaj la fianĉino de Arthur Holmwood. Dum la fraŭlino promenis ekstere nokte, Drakulo sukcesis enigi siajn dentojn en ŝian gorĝon. Tiuj du malgrandaj pikvundoj, rugaj kun blankaj randoj, estis la unua fazo de vampirigo de homo, kiu de tiu momento devas obei la vampiron. Poste la vampiro malfermas vejnon en sia brako aŭ brusto kaj devigas sian viktimon trinki lian sangon. Kiam la vampir-sango estas en la korpo de la viktimo, tiu ĉi mortas kaj fariĝas nosferatu, t.e. nemorta mortinto, vera vampiro.

Ĉar la gorĝ-vundoj de Lucy Westenra ne resaniĝis, kaj ŝi fariĝis malsana, d-ro Seward alvokis sian amikon, profesoron Abraham Van Helsing el Amsterdamo, kiu sciis pli pri obskuraj malsanoj ol iu ajn en la mondo. Pro siaj studoj pri okultismo, la nederlanda fakulo tiris la konkludon, ke Lucy estis atakita de vampiro, kiu sorĉis ŝin. Kvankam la juna virino poste mortis, ŝi havis la kapablon forlasi sian tombon nokte kun la celo suĉi la sangon de aliaj personoj. Tio jam okazis, do Van Helsing konsilis, ke oni malfermu la tombon de Lucy, kiam ŝi estas en ĝi, por trakti la kadavron laŭ la preskriboj de la popola superstiĉo. Unu el la plej dramecaj scenoj en la romano estas la mortigo de Lucy Westenra per enbato de pintigita paliso en ŝian koron, fortranĉo de ŝia kapo kaj plenigo de la buŝo per ajlo; tiel la animo de Lucy estis liberigita.


Turnopunkto en la intrigo

La interveno de profesoro Abraham Helsing kiu ludis la rolon de heroo, markas la turnopunkton de la intrigo de la romano. En la plej aventurplena parto, la nederlanda scienculo prenis sur sin respondecon kiel gvidanto de la grupo, kies celo estis trovi la kaŝlokon de Drakulo en Anglio kaj detrui lian povon. Krom esti kuracisto, specialisto pri la cerbo, Van Helsing estis filozofo kaj metafizikisto kun absolute malfermita menso, feraj nervoj, glacia temperamento kaj firma decidemo. Kvankam li estis sincere kredanta kristano, li pravigis sian rekonon de la ekzisto de okultaj fortoj en la mondo jene: por plenumi sukcesan agadon kontraŭ supernaturaj estuloj kiel vampiroj, estas necese utiligi la instruojn de la okultismo, ĉar ili provizas la bezonatajn rimedojn; plue, larĝmense argumentante, li asertas, ke kio hieraŭ estis superstiĉa, hodiaŭ aŭ morgaŭ fariĝas scienca fakto.

Van Helsing klarigis, ke por trovi kaj kapti Grafon Drakulo, estas necese informiĝi pri ĉio, kion instruas tradiciaj superstiĉaj kredoj rilate vampirojn, ĉar nun tiel oni scios, kiuj faktoroj limigas la agadon de vampiro, kaj en kiuj statoj li estas plej facile venkebla kaj mortigebla. Jen la plej gravaj trajtoj de vampiro. Li ne faras ombron nek reflektiĝas en spegulo. Li estas kapabla transformi sin en lupon aŭ vesperton, veni sur lunradioj aŭ kiel polvo kaj fariĝi tiel malgranda, ke li povas eliri kaj eniri ŝlositan tombon. Kaj li havas eblon vidi en la mallumo. Ĉion ĉi li povas fari sed li ne estas tute libera. Li ne povas iri, kien li deziras. Kiu ne estas de la naturo, devas obei kelkajn el la leĝoj de la naturo. Li ne rajtas eniri ien ajn unue, krom se iu el la domanoj invitas lin, sed poste li povas veni, kiam ajn plaĉas al li. Lia potenco ĉesas je la tagiĝo. Li devas ŝanĝi sin nur tagmeze aŭ precize je la sunleviĝo aŭ sunmalleviĝo. Li havas terhejmon, sian ĉerk-hejmon. Li povas trapasi fluantan akvon nur je la fluso aŭ malfluso de la tajdo.

Ekzistas aĵoj sur kiuj vampiro ne havas povon kaj en ilia ĉeesto li devas silente kaj respekteme malproksimiĝi. La plej efika laŭ la folkloro estas ajlo. Bram Stoker aldonis ankaŭ kristanajn objektojn kiel la krucifikson kaj hostion. Aro da eglanterio sur lia ĉerko tenas lin en ĝi, tiel ke li ne povas eliri. Sakralaj kugloj pafitaj en lian ĉerkon povas definitive mortigi lin, kun la rezulto, ke li fariĝas vera mortinto. La saman efikon havas trapiko de lia koro per ligna paliso. Ĝi estu proksimume unu metron longa kun diametro 6,5-7,5 cm. Unu el ĝiaj finaĵoj estu fajne pintigita kaj malmoligita per karbiĝo en fajro. Per peza martelo oni enbatu la pinton en la koron kaj poste, per kirurgiaj instrumentoj aŭ tranĉiloj, oni fortranĉu la kapon. Rezulte de tiu procedo la kadavro de vampiro diseriĝas en polvon.


Persekutado kaj mortigo de Drakulo

Post albordiĝo ĉe Whitby, Grafo Drakulo pluvojaĝis ĝis la estuaro de Tamizo kaj en Essex kaj Londono komencis efektivigi sian planon konkeri la landon. Je la instigo de profesoro Van Helsing, la grupo de persekutantoj de Drakulo, sidante ĉirkaŭ tablo, sur kiu estis ora krucifikso, faris solenan pakton plenumi la taskon neniigi lin. Ĉar iun tagon Jonathan Harker hazarde rekonis lin en londona strato, Van Helsing tiel sciis, kie oni komencu la serĉon. La unua paŝo estis lokalizi la 50 kestojn, kiuj estis ekspeditaj de Transilvanio al Anglio, por steriligi aŭ sanktigi la teron en ili per uzo de pecoj da hostio. Ili tiel volis senigi Drakulon je ĉiu sekura rifuĝejo. Tamen la ruza Grafo sukcesis eskapi el sia domo en Picadilly, meze de Londono, kaj en la sola restanta kesto kun tero li enŝipiĝis por revojaĝi al Varno. Ĉar li estos en tiu haveno nur post tri semajnoj, profesoro Van Helsing decidis, ke lia grupo veturu pertrajne por atingi Varnon en tri tagoj. Ĉar Drakulo jam komencis la procedon vampirigi Mina Harker, li povis havi telepatian kontakton kun ŝi kaj tiel informiĝi pri la itinero de siaj persekutantoj. Li, do, ne albordiĝis ĉe Varno sed pluiris norden al Galaco, la plej granda riverhaveno de Rumanio. De tie li daŭrigis sian vojon, ankoraŭ en la kesto, per boato sur la riveroj Seret kaj Bistrico en la direkto al Borgo-montopasejo. Por provi kuratingi la Grafon, la temerara bando de postsekvantoj elektis tri irvojojn. Arthur Holmwood (Lordo Godalming) kaj Jonathan Harker sekvis surrivere en vapor-ŝalupo, Quincy Morris kaj d-ro Seward rajdis surĉevale laŭ la riverbordo, kaj Mina Harker kun profesoro Van Helsing veturis en kaleŝo tra Transilvanio en la direkto de Borgo-montopasejo. Estis kurado kontraŭ la tempo por atingi la kastelon antaŭ Drakulo kaj malhelpi, ke li eniru kaj havu sekurecon.

Ĉar la kastelo de la Grafo ne estis atingebla per akvovojo, la kesto, en kiu kuŝis Drakulo devis esti transŝarĝita. Ĝi estis metita sur ĉaregon de aro da ciganoj, kiuj rapidis por atingi la kastelon antaŭ la sunsubiro. La vetero fariĝis pli malvarma, komencis neĝi, kaj hurlantaj lupoj sekvis la veturilon. Dume, profesoro Van Helsing jam estis en la kastelo, kie li mortigis la tri virinajn vampirojn, kiuj atakis Jonathan Harker okaze de lia unua vizito. Li metis hostion en la grandan tombon de Drakulo kaj antaŭ ol foriri aranĝis la enirejojn de la kastelo, por ke la Grafo ne plu povu eniri kiel nosferatu. Ankoraŭ sur la vojo al la kastelo, la ĉarego estis haltigita de kvar membroj de la persekutanta grupo. La ciganoj ĉirkaŭis ĝin, kaj okazis batalo per fusiloj, pistoloj kaj tranĉiloj. La suno komencis malleviĝi, do la tempo estis tre mallonga. Jonathan Harker saltis sur la ĉaregon, levis la keston kaj ĵetis ĝin surteren. Per tranĉiloj Harker kaj Morris forprenis la kovrilon. Drakulo kuŝis sur la tero. Lord Godalming kaj d-ro Seward celis al la ciganoj per fusiloj, dum per sia kurba hinda tranĉilego Harker fendis la gorĝon de Drakulo, kaj Morris enigis sian ĉas-tranĉilon en la koron de la Grafo. Poste la tuta korpo diseriĝis en polvon kaj malaperis. Tiu mortigo de Drakulo per magia procedo signifis, ke li ne plu estis nosferatu. Ĝi estis samtempe ekzorco, kiu liberigis Mina Harker de la povo, kiun Drakulo havis super ŝi, do ŝi ne plu estis en danĝero de vampiriĝo.


Ĉu Drakulo vere mortis?

Kvankam Jonathan Harker kaj Quincy Morris sur la lastaj paĝoj de la romano mortigis Grafon Drakulo laŭ la tradicia maniero, estas pluraj indikoj, ke la transilvania vampiro ankoraŭ plenumas gravan rolon en la nuntempa vivo. Atestas tion la pli ol cent kvindek film-versioj kaj ankaŭ prezentadoj de la rakonto sur la scenejo kaj per radio kaj televido. Bedaŭrinde, kiel ofte okazas al adaptaĵoj de beletraj verkoj, reĝisoroj ne sekvas la originalon kaj faras modifojn en la intrigo kaj la rolantaro. Ĝuste tia mistraktado plurfoje trafis la romanon de Bram Stoker. Ekzemple, en filmo titolita Dracula, turnita en Anglio en 1975, la roloj, samkiel en la klasika filmo de 1931, estis draste intermiksitaj. Eĉ pli konsterna estis la lasta sceno, kiu ne montris la definitivan mortigon de la Grafo. Tute kontraŭe, spektantoj vidis, kiel li sukcesis eskapi en la formo de enorma vesperto. Por ĝustigi tiun misprezentadon, la rakontado en tiu ĉi artikolo fidele prezentas la romanon de Bram Stoker kiel li verkis ĝin.


La hungara Drakulo
Béla LUGOSI (1882-1956)

Ne estas eble pritrakti la temon de filmversioj de la romano de Bram Stoker sen diri kelkajn vortojn pri Béla Lugosi (elp. lugoŝi), la hungara aktoro, kiu kreis la plej neforgeseblan Drakulon sur la kineja ekrano. Lia vera nomo estis Béla Blaskó, kaj lia teatra nomo venas de lia naskiĝurbo Lugos (elp. lugoŝ). Antaŭ la unua mondmilito li laboris kiel teatra aktoro sur hungaraj scenejoj, plenumante rolojn kiel Romeo, Hamlet kaj Wilhelm Tell. Pro malfavoraj politikaj cirkonstancoj en Hungario en 1919, li elmigris, unue al Vieno, poste al Germanio kaj fine al Usono. En Holivudo Tod Browning en 1931 donis al Lugosi la ĉefrolon en la frua parolfilmo Dracula. Béla Lugosi estis kvazaŭ denaska Drakulo. Li aperis sur la ekrano vestita en eleganta frako kaj granda, disvolvita kaj ondiĝanta nigra mantelo kun silka subŝtofo. Per truk-filmado la mantelo transformiĝis en flugilojn de giganta vesperto. Li havis glate kombitan hararon, blankan vizaĝon kun diabla mieno, grandajn densajn brovojn, akrajn okulojn kaj rikanantan rideton. Kontribuis al lia ekzota personeco lia parolado de la angla lingvo kun fremda prononcmaniero. Entute Lugosi aperis kiel terurelvoka nenatura homo, kiu tremigis spektantojn.


Psikologia aspekto de vampirismo

Unu el la malbonaj efikoj de la populareco de la rakonto pri Drakulo estas atribuebla al ĝia sugestia povo. Ĝi kapablas eksciti malsanan ĝuon kaj sadismon en psike misekvilibriĝantaj personoj kun la rezulto, ke ili imitas la agadojn de Grafo Drakulo en la romano. Tiel, daŭre povas ekesti novaj vampiroj. Unu tia persono estis Fritz HAARMANN, la 'vampiro el Hanovro', kiu mortigis almenaŭ 27 junajn virojn inter 12 kaj 18 jaroj per mordado en la kolon same kiel faras vampiroj en la legendoj kaj filmoj. Distranĉinte la korpojn, Haarmann manĝis kelkajn partojn kaj forĵetis la restajoĵn en riveron. Li estis kondamnita en 1925, kaj la juĝistoj verdiktis, ke li estu ekzekutita per senkapigo en akordo kun la folklora traktado de sangosuĉantoj.


La historia kaj fikcia Drakuloj
kiel turismaj atrakcioj

Kiam okazis en 1976 la 500-jara datreveno de la morto de la historia Drakulo, Vlad la 5a, la Palisumanto, rumanaj politikistoj kaj etnografoj faris provojn rehabiliti tiun fifaman vojevodon el Valaĥio. Inter la diversaj agadoj, estis aranĝitaj turismaj ekskursoj al lokoj en Rumanio, kie Vlad Tepes naskiĝis, regis kaj mortis. La emfazo estis sur historiaj eventoj, sed ankaŭ la fikcia Drakulo de Bram Stoker ludis rolon, kaj la rumana fremdultrafika entrepreno planis konstruigi hotelojn por turistoj emantaj viziti lokojn kaj monumentojn menciitajn en la romano. Lastatempe ankaŭ la hungara turisma industrio trovis manieron profiti de la kreskanta interesiĝo pri Drakulo okaze de surekranigo de la plej freŝdata filmversio de la romano, reĝisorita de Francis Ford COPPOLA. Kun reklamtitolo Aventuro por la sangosoifanta vojaĝanto, budapeŝta vojaĝagentejo ofertas kvartagan ekskurson kun la celo koni la pejzaĝon kaj monumentojn de Transilvanio. La turistoj vizitas 17-jarcentan tombejon kaj vespere ĝuas la etoson de 14-jarcentaj gotikaj kasteloj. La kosto estas $299 por tranoktado en unuaklasaj hoteloj kaj senpaga kvanto da ajlo!

Jes ja, estas evidente, ke la transilvania vampiro ne estis mortigita; efektive, oni ne volas lasi lin morti.


Notoj

*. Bernard Golden, La rehabilitado de Drakula kaj Hitler, La Kancerkliniko, 1987, n-ro 42, p4-7.

 
 
Bernard GOLDEN
 



© La Gazeto - 1995.04.30 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.