OSIEK-konferenco '97 ĉe MARBORDO
|
Karaj Amikoj, Neĝoŝtormas kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn. Jen vetero favora al hejma legado de LG. Ĉu, kiel mi, vi voros senspire la historian kaj sciencan enketon de André Cherpillod pri la 'Sankta Mortotuko' de Torino? Vera poeto naskiĝis en nia tribo: Vimala Devi; Gerrie Van Geffen malkovris ŝin tra profunda kaj rigora poemaro Pluralogo. Pli pri poezio, itinere kun Chris Declerck, en belstila artikolo, bunta, riĉa, multfaceta, plurdemanda. Kaj Eli Urbanová... Kaj l' andalusa liriko... Kia nekutima kargo ĉi-numere...! Ne plu diru ke LG neglektas poezion! Novaĵo finnumere: Marko Polo felietone! Bonvenon al la novaj kunlaborantoj Gerrie, Chris, Silvia, Nikolao. Pardonon al la fidelaj, kiuj ankoraŭ ne vidis siajn valorajn kontribuojn. Dankon al Mégumi por ŝiaj trafaj mapoj. Dankegon al tiuj, kiuj reabonas antaŭ la fakturo. Korajn novjarajn bondezirojn al ĉiuj. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.67 |
K |
LG-67 Enhavo |
|
LG-67 Enhavo |
LG-67 |