Rikardo ŜULCO
|
Karaj Abonantoj, Ni adiaŭas unu el la majstroj de nia komunumo: Richard Schulz, aŭ, kiel li ŝatis nomi sin, Rikardo Ŝulco. Franz-Georg Rössler, per sia inspira kaj omaĝa artikolo, parolas nome de multaj el ni. Alian literaturiston ni omaĝas en tiu ĉi numero: William Faulkner. Neniun el liaj verkoj vi ĝis nun povas ekkoni per nia lingvo, sed ja per multaj aliaj. Dankinde, novaj interesatoj venas por pluporti la standardon. Legu pri la eksperimento lingvolerna, kiun la redaktoro faris kun juna entuziasmulo sur barko. Paĝoturne vi renkontos novajn kontribuantojn kiuj helpis pliriĉigi tiun ĉi densan jarfinan LG-numeron... dankon al William Auld, Ĵanpier Cavelan, Antonio Valén. Ni jam ekstrebas por ke LG liveru al vi en 1998 grandan garbon da pensonutraĵoj. La kunredaktistoj (inkluzive la koboldon) |
La Gazeto n.73 |
K |
LG-73 Enhavo |
|
LG-73 Enhavo |
LG-73 |