LG-Bonvenon
plena pagho   fragmento (plena teksto en la revuo) | el LG-76 p.26
 
 
Vojaĝoj kun Charlie de John STEINBECK, Travels with Charlie, New York, 1962

 

el 'Vojaĝoj kun Charlie'

La Niagaraj akvofaloj estas tre belaj. Ili estas kiel la Bond-simbolo en Times Square. Mi tre ĝojas, ke mi vidis ilin, ĉar de nun se iu min demandas, ĉu mi vidis la Niagarajn akvofalojn, mi povos diri jes, kaj ĉifoje diri la veron.

Kiam mi diris al mia konsilanto, ke mi iras al Eric, Pensilvanio, mi ne havis ideon iri tien, sed, kiel la aferoj elturniĝis, mi ja iris tien. Mi intencis trarampi la apendicon de Ontario preterpasante ne nur Erie-on, sed ankaŭ Cleveland-on kaj Toledo-n.

Per longa sperto mi konstatis, ke mi admiras ĉiujn naciojn kaj malamas ĉiujn registarojn, kaj ke nenio tiel incitas mian naturan anarkiismon kiel la ŝtataj landlimoj, kie paciencaj kaj kapablaj publikaj okupitoj plenumas siajn devojn koncerne la transpaŝon de la limo kaj dogano. En mia tuta vivo mi nenion kontrabandis, kial mi do havas malagrablan senton, kima mi proksimiĝas al doganlimo? Mi traveturis kare impostitan ponton, mi tramanovris neniesjeon kaj alvenis la lokon, kie la flago Steloj-kaj-Strioj flirtas ĝemele kun la Union Jack. La Kanadanoj estis tre afablaj. Ili demandis min, kien mi veturas kaj kiom longe, rapideme kontrolis Rocinante'n kaj fine venis al Charlie 1

(...)

Notoj

1.Charlie: la pudelo de John Steinbeck, kun kiu li vojaĝis en sia karavanaŭto

 
 
John STEINBECK, elangligis Eduard V. TVAROĴEK
 



© La Gazeto - 1998.04.30 - 2002.11.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.