Milan Zvara forlasis nin
|
Karaj Amikoj, Milan ZVARA ne plu estas en nia mondo. Mi scias tion nur de du tagoj, per letero de amiko. Estos artikolo pri li en venonta LG-numero ĉar estis tro malfrue por modifi la enhavon de tiu ĉi. Mi finpretigis la kajeron kun aflikto, senĉese rememorante la karismon kaj la fortan personecon de la Mastro de Poprad. La materialo de LG99 estas ampleksa: dankon al ĉiuj kontribuantoj, aparte al Wilhelm T OESTE pro bela traduka novelo neniam eldonita, kaj al Antonio MARCO BOTELLA kiu enkondukas nin en la malmulte konatan mezepokan Sicilion. En LG98, la koboldo pekis pri fotoj ĉe la presejo: lastpaĝe la ĝusta fototitolo devus esti Reĝa statuo el Ebura Bordo; pli ĝene, sur paĝo 18, anstataŭ la planita pentraĵo de BLAKE (Danto kaj Vergilio) enŝoviĝis alia de Blake (La korpo de Habelo trovita de Adamo kaj Evo). Ne serĉu ludojn... ne plu restis loko. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.99 |
K |
LG-99 Enhavo |
|
LG-99 Enhavo |
LG-99 |