IEK'19 okazos en Kondoros, Hungario, de la 13a ĝis la 19a de julio 2019, kaj traktos la temon Hungara kulturo. Flanktemo: alretigo de la OSIEK premio.
Internacia Esperanto-Konferenco okazas normale dum la tria kompleta semajno de julio t.e. ĵus antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto: de sabata vespero ĝis la sekvanta vendredo (ekz: la IEK-14 en Brașov okazis inter la 18a kaj la 25a de julio 2014).
Dimanĉe oni prezentas la premiindajn verkojn por OSIEK-premio. Tiuj verkoj restas je dispono, aĉeteblaj kaj pristudeblaj dum la Konferenco.
Dum la semajno: prelegoj, lekcioj, seminarioj kaj kursoj (precipe matene); turismaj aranĝoj kaj spektakloj (precipe posttagmeze kaj vespere). Post ĉiu prelego okazas pridemandado kaj diskuto: tempo estas antaŭvidita tiucele. Unu prelego, krom la pritemaj, prezentas aspektojn de la 'Nuna situacio de Esperanto-Kulturo'. Alia nepra ekstertema prelego estas pri la loko kaj regiono kie okazas la Konferenco.
Ĝenerala asembleo de OSIEK okazas vendrede. Ĉiu estas bonvena por diskuti kaj proponi, sed nur membroj voĉdonas por la premio, por la loko kaj temo de la venonta IEK.
La konferencon sekvas tritaga ekskurso.
La temojn kaj lokojn de venontaj Konferencoj elektas, per rekta voĉdonado, la membroj de la Societo ĉeestantaj la Konferencon. La IEK-ojn organizas lokaj grupoj, kies inviton la ĝenerala asembleo de OSIEK akceptis. La lokaj organizantoj havas plej grandan liberon, sed pri prelegantoj respondecas OSIEK. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek.
La etoso de Internaciaj Esperanto-Konferencoj estas familia kaj klera. Malpli ol cento da homoj ĉeestas la prelegojn, varme diskutadas, mensoriĉige amuziĝas, esperantisme amikiĝas kaj mergiĝas en mondkulturon.
La temon de konferenco demokratie elektas la ĉeestantaro de la antaŭa. Ĝi povas esti io ajn, esperantisma aŭ ne. La celo de IEK estas pliriĉigi la kulturon kaj esprimkapablon de la ĉeestantaj esperantistoj, per altnivelaj, precizopostulaj interparoladoj, diskutadoj, prelegadoj. Ne temas pri ia somera universitato; la ĉeestantoj estas diskutpartneroj de la prelegantoj, kaj pro tio, la pridiskutado de prelegoj okupas pli da tempo ol la prelegoj mem.
Kvankam IEK ne estas aranĝo por neflue parolantaj esperantistoj, kurso tamen estas disponigita al komencantoj alvenantaj kun konferencanoj. La prelegoj estas analizoj de la kongresa temo je perspektivoj de diversaj homsciencaj fakoj, de historiologio, de filozofio, de lingvistiko ktp.
(el La Gazeto, n. 54)
Jaro | Loko | Lando | Temo |
---|---|---|---|
2019 | Kondoros | Hungario | Hungara kulturo |
2018 | Grésillon | Francio | Esperanto en artoj |
2017 | Banska Stiavnica | Slovakio | Esperanto-literaturo en la 21-a jarcento |
2016 | Osijek | Kroatio | Landoj ĉe vojkruciĝo |
2015 | paŭzo | La ĝenerala asembleo de la asocio okazis dum UK en Lille | |
2014 | Brașov | Rumanio | La maro en literaturo kaj muziko |
2013 | Saint-Amand-Montrond | Francio | Esperanta muziko |
2012 | Svitavy | Ĉeĥio | Sciencfikcio kaj robotoj |
2011 | Wuhan | Ĉinio | La ĉina saĝo (18a -> 23a de aprilo) |
2010 | Herzberg am Harz | Germanio | Kial Esperanto estas revolucia lingvo? (17a -> 23a de julio) |
2009 | Kondoros | Hungario | Humura literaturo en Esperanto (18a -> 24a de julio) |
2008 | Nova Gorica | Slovenio | Fernando de Diego (12a -> 18a de julio) |
2007 | Pazarĝik | Bulgario | Mitoj kaj legendoj (14a->20a de julio) |
2006 | Timişoara | Rumanio | Kio estas Oriento (15a->21a de julio) |
2005 | Rafina | Grekio | Bizanca kulturo |
2004 | Pécs | Hungario | Esperanta gazetaro |
2003 | Prago | Ĉeĥio | Intimaj temoj en esperanto-beletro |
2002 | Loveno | Belgio | Scienco kaj socio |
2001 | Straznice | Ĉeĥio | Karolo Piĉ kaj liaj mondoj |
2000 | Motovun, Istrio | Kroatio | Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado |
1999 | Metz | Francio | Mono kaj Civilizo |
1998 | Trieste | Italio | Romiaj influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo |
1997 | Rafina | Grekio | Helenaj influoj en la mondkulturo |
1996 | Poprad | Slovakio | Esperanto kaj imperiaj lingvoj en internacia uzado |
1995 | Varsovio | Pollando | Vivo kaj verko de Ivo Lapenna |
1994 | Homburg | Germanio | Ksenofobio: kaŭzoj kaj rimedoj |
1993 | Kondoros | Hungario | Kial paroli Esperanton? |
1992 | Ateno | Grekio | Lingvo kaj kulturo |
1991 | Poprad | Slovakio | Esperanto kaj 'Nova Eŭropo' |
1990 | Tinje/Tainach | Aŭstrio | Ideologio kaj Esperanto |
1989 | La Chaux-de-Fonds | Svisio | La fenomeno 'Edmond Privat' (kune kun Literatura Foiro koop) |
1988 | Metz | Francio | Internacia kaj naciaj kulturoj sojle de la dua jarcento de Esperanto |