LG-Bonvenon
plena pagho   el la albana - prezento de Kadare kaj traduko el lia verko - fragmento (plena teksto en la revuo) | el LG-102 p.12
 
 
Esĥilo - tiu granda perdinto de Ismail KADARE, eseo

 

La milito de Trojo kaj la albana morokodo

(...)

Tiuj kiuj konscias ke kiam temas pri la komuna kultura balkania substrato, la albanoj - kiel unu el la plej aŭtoktonaj popoloj de la duoninsulo -, ankaŭ havas parolrajton, skribis kaj parolis pli ol unufoje pri la multaj fadenoj ligantaj la helenan parolarton kun la komuna historio de la balkaniaj popoloj, kun ties arto, kaj aparte kun la paroltradicia riĉeco de la praaj albanaj poezio kaj prozo. Preter ili, eminentaj sciencistoj kaj esploristoj el aliaj landoj ne nur agnoskis tion kiel senduba, sed aldonis notindan kontribuon per esploroj kaj pluaj traserĉoj. Io sendube fariĝis, sed tio estas ankoraŭ malmulte kaj hazarde. Tiele, ekzemple, en libro de 1986 J.P. Vernant kaj P. Vidal Naquet reproduktas, en franca traduko sub la titolo 'Rumana Edipo', malnovan rumanan baladon, kolektitan kaj eldonitan en 1967 en Bukaresto de la rumanoj mem. La analogio kiun la francaj mitologoj trovas inter la helena mito kaj la rumana balado estas tute evidenta kaj estas vere bedaŭrinde ke tiaj komparaj esploroj estas ankoraŭ tre raraj. Vere, en dekoj da kanzonoj kaj malnovaj baladoj, ĉe ĉiuj popoloj de la balkania duoninsulo, troviĝas, ie pli klare kaj aliloke pli pale, eĥoj de la Edipo-mito, samkiel de aliaj mitoj antikvaj. Ili troviĝas eĉ plimulte en la kanzonoj de militista elmigrado kaj en la kanzonoj de ekonomia elmigrado.

(...)

La ritaro de la gastamo, samkiel tiu de sangovenĝo, estas same konata por multaj popoloj, sed ĉe balkanianoj, kaj aparte ĉe albanoj, ĝi estas abstruzigita, kodigita ĝis pedanteco. Krome, kiel en neniu alia regiono de la mondo, tiu ritaro, aparte ĝia forneado, perfido de la gastamo, estas kantata en baladoj plej belaj kaj plej kortuŝaj. Ĝis hodiaŭ, en la foraj montaraj areoj, la okulo de vojaĝanto povas rimarki forlasitajn nobelturojn, kiuj por albanoj estas kiel hejmoj de la infero, ĉar iam en ili okazis perfido de la gastamo.

(...)
 
 
Ismail KADARE, el la albana tradukis Bardhyl SELIMI
 



© La Gazeto - 2002.10.31 - 2002.11.03. Viajn rimarkojn al TTT-red.