![]() |
![]() |
![]() |
KAROLO PIĈ: 1920-1995
|
Karaj amikoj, En pasinta aŭtuno estis skua ĉagreno kiam ni legis ke Karolo Piĉ forlasis sian surteran vivon dum somero. Nia granda verkisto, 'trilkanta kanario' nomis lin Régulo Pérez, havis ion dirindan, kaj mirinde forĝis nian lingvon por ĝin diri. En ĉi tiu printempa numero de LG vi do trovos, enkonduke, paletron de diversaj opinioj pri Piĉ, poste grandiozan studon de Miguel Fernández pri la juvelo de nia beletro, La Litomiŝla tombejo, kaj recenzon de lia brila kaj konvinka eseraro La interna vivo de Esperanto, ĵus aperinta post lia morto; aldone la KVE konformiĝis al la lingvo de Piĉ! Kion aldoni? Ke via redaktoro pliprofundigis la dornegan temon de 'fremdvortoj', ke Edveno Grebe tradukis surprizan novelon de Churchill, ke nia ŝakisto Paskalo revenis, ke ni trovis kortuŝan tekston de Lidja Zamenhof, ke LG dankas viajn reagojn. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.63 |
K |
|
|
|
LG-63 |