LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-66 p.12

 

Gubbins pri Gubbins

Kial mi aĉetis mian unuan Esperanto-libron, mi ne plu memoras....

Mi obeis mian patron

[...]

Mia Esperanto-libro ne enrubujiĝis

[...]

En la esperanta mi estas ŝoforo

[...]

Ege plaĉas al mi instrui Esperanton

Antaŭ kelkaj jaroj oni invitis min al SAT-Amikara kongreso en Hérouville, apud Caen, Francio, por instrui la lingvon. Kun ĉarma, humuroplena grupo mi pritraktis Monato-artikolon, en kiu la verkinto aludis besto-ĝardenojn kaj parolis pri la 'bestoj enaj'. 'Kio estas tio?' demandis grupano. 'Ĉu prepozicio... aŭ adjektivo?' Sekvis vigla diskuto, kunesplorado, pri prepozicioj adjektive uzeblaj. Ĉu ĉiuj prepozicioj tiel adjektiviĝas se ne, kiuj? Kaj kiel enfrazigi tiujn, kiuj ja akceptas a-finaĵojn? Subite mi konstatis, ke mi laboras rande de la lingvo, sur tereno - kredu nekredu - draste vaste pli fekunda kaj riĉa ol iu ajn en la universitato kun miaj studentoj pri la germana.

Honeste: instruado de la germana tedas min. Mi nur tre malofte desaltas de sur kaptilo-karuselo de genro kaj neregulaj verboj, de vortordo kaj kazo. Esperanto, aliflanke, ekscitas min, ĉar eĉ kun lernantoj - ekzemple dum la somerlernejo en Barlaston, Britio, pri kiu mi respondecas - mi povas enprofundiĝi en la lingvon kaj ne eterne en la diablaĵojn, kiuj tiom malbenas naciajn lingvojn.

Verdire: en klas-ĉambro estas la germana, kiu estas la artefarita lingvo... ne Esperanto.

La lernolibron Kunvojaĝu! mi verkis responde al bezono pri moderna studmaterialo. Mi miras, kiom da esperantistoj (almenaŭ en Britio; pri aliaj landoj mi ne povas paroli) ankoraŭ uzas librojn eldonitajn en la 30-aj jaroj - la samajn librojn, per kiuj ili iam lernis la lingvon. Tamen valora libro de antaŭ pli ol duonjarcento plej verŝajne ne akordiĝas kun nunaj sentoj - kaj ties uzado ridindigas Esperanton. Se mi, en mia profesia vivo, instruus la germanan per antaŭmilita libro, mi havus nek studentojn nek postenon. Hodiaŭaj lernantoj (almenaŭ en okcidentaj landoj) akiras siajn sciojn pri fremdaj lingvoj pere de t.n. rekta metodo... alivorte per situacioj, kuntekstoj, kiujn - teorie - ili renkontos en la t.n. reala mondo. Tiun filozofion mi adoptis en Kunvojaĝu!

Redaktora laboro plezurigas min

[...]

Mi preferas verki dramojn ol tagordojn

[...]

Mi fidas je Esperanto-estanto

Malgraŭ ĉio, mi fidas je Esperanto-estonto... samkiel mi fidas je Esperanto-estanto. Se mi ne fidus, mi ne verkus. Tamen mi, mezaĝulo, ne vidas ajnan finan venkon. Finvenkismo ne plu interesas min... mi pli kaj pli emas raŭmisme akcepti Esperanton, kia ĝi estas.

Kaj en tiu senco mi kun granda plezuro akceptas pro mia lernolibro Kunvojaĝu! kultur-premion aljuĝitan de OSIEK-membroj. La libro preparas ĝuste tiun Esperanto-estonton, je kiu mi fidas. Se, per la lernolibro, formiĝos eĉ nur unu bona esperantisto, mi estos kontenta. Se formiĝos sekvanta generacio de instruistoj, ĵurnalistoj kaj dramverkistoj, mi estos eĉ pli kontenta. Kaj pro la fido en mi kaj en mia Kunvojaĝu! mi tutkore dankas al ĉiuj membroj de OSIEK.

 
 
Paul GUBBINS
 



© La Gazeto - 1996.10.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.