![]() |
![]() |
![]() |
OSIEK-PREMIO al Paul GUBBINS
|
Karaj legantoj, Kia plezuro sendi denove LG al vi post kvarmonata paŭzo! Tamen la kontakto kun niaj verkemaj kolegoj ne rompiĝis kaj nia korbo pleniĝis. El tiu trezoro ni tuj eldonas frandan novelon de Miguel Fernández, Du gardenioj. Ie en lia pensiga artikolo N. Gudskov notas la gravecon de lernolibroj por nia komunumo. Ja rimarkindas ke ĉi-jare OSIEK-anoj premiigis Paul Gubbins ĝuste pro 'lernolibro': lia densa aŭtobiografio ĉi-numere montras homon entuziasman kaj aktivan, multtalentan kaj serveman. Plie pri la instruotemo troviĝas, disaj en la revuo, kelkaj pecoj memore al la fama instruisto Andreo Cseh. Ankaŭ interesa: la vidpunktoj de Mao Zifu kaj de Shi Chengtai pri libroj de eŭropanoj. Lastminute: nia presisto ĵus transloĝiĝis al pli luksa ateliero, kaj liveras pli kostajn produktojn! Ĉu ĉi tiu numero estas la lasta de via abonperiodo? Se jes, reabonu tuj, antaŭ baldaŭa kresko de l' abonprezo... anticipe dankon! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.66 |
K |
|
|
|
LG-66 |