Osiek-Premio al Fernando de Diego
|
Karaj Abonantoj, Post vivoplena somero, jen Rebonvenon! al nova serio de LG. Ke ĝi plaĉu kaj utilu! Splenda korbopleno vin atendas da temoj pripensindaj. Unue: Gratulon al Fernando de Diego! Kiel ĉiam, la diskutado kaj balotado pri premi-atribuo spicas kaj buntigas la tutan etoson ĉe IEK-konferencoj. Aldone, tri da ties anoj eltiras tri malsamajn impresojn pri la etoso kaj travivaĵoj ĉe Rafina '97. Ruth McGrath letere elskizas por ni la stumbligan vojon trairitan por fine enlumigi sian tradukon (LG65); André Cherpillod multe figuras ĉi-numere, kaj aŭtore kaj recenzate: ekkirliĝas granda kaldronopleno da diskutoj pro liaj 'Johana'- kaj 'Mortotuko'-verkoj; impona la elĉinigo de grava kaj granda verko Ruĝdoma Sonĝo; kaj la LG70a Klaŭstralio vekis intereson kaj sekve respondan artikolon de Kurisu Kei. Ĝuu kaj profitu do! K JAKOBO |
La Gazeto n.72 |
K |
|
|
|
LG-72 |