LG-Bonvenon
plena pagho   fragmento (plena teksto en la revuo) | el LG-78 p.3

 

Bazoj literatura historia aŭ geografia...

Mi retrovas, ĉiamplue memidentajn, la pretekstojn donitajn de la franca registaro por bari la vojon de nia lingvo al lernejoj:

"Pro manko de bazoj literatura, historia aŭ geografia, komparindaj al tiuj de lingvoj klasikaj aŭ etnaj, Esperanto ne povis esti enlistigita inter la lingvojn prezenteblajn je ekzamenoj."

Tia argumentado, ne nur franca, sed tute komuna ĉe ĉiuj naciŝtataj registaroj, profunde vundas ĉiujn esperantojn pro la apenaŭ kaŝitaj hipokrita mensogado kaj malestima malamo. Mi sentas same kiel la ceteraj esperantoj. Kiel ili mi provas, denove kaj novfoje, repensadi la realan enhavon kaj veran fonon de tia ĉi argumentado pseŭdoobjektiva. Ne por alĵeti al deĉiamaj oponuloj ĉiajn nomojn fibestajn, sed por eltiri min mem el kazuo: ĉu ni, esperantoj, vere ĉion faris, por ke laŭpostene kaj laŭdiplome respektindaj personoj ne povu, almenaŭ bonafide, eligi tiajn azenaĵojn?

(...)

 
 
Eugene de ZILAH
 



© La Gazeto - 1999.10.31 - 2001.07.04. Viajn rimarkojn al TTT-red.