LG-Bonvenon
plena pagho   | el LG-78 p.7

 

Neforgesinda konferenco en Triesto

IEK-98 en Triesto estis sendube multsignifa, ĉar ĝi malfermis novan 'dekon' da OSIEK-konferencoj kaj puŝis alten la fakan kaj organizan nivelon… Nenia miro: la konferencon pretigis la TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO, pri kiu eblas paroli nur per superlativoj, ĉar TEA apartenas al la plej aktivaj E-societoj en Italio, kaj ne nur en Italio. TEA havas preskaŭ centjaran historion, tradiciojn, grandan organizan sperton, sed ĉefe multajn tre oferemajn, kapablajn membrojn. Mi ne scias nomi ĉiujn, kiuj pretigis IEK-on, sed almenaŭ mencias Edvige Ackermann - vere enviinda prezidantino de la societo, mi devas aldoni -, poste Elda Doerfler, Giuseppe Valle, Liliana Siega, Giuseppe Valente kaj mi ankaŭ dankas al Elena kaj Anita, Laŭra kaj Devena kaj al aliaj TEA-anoj kiuj helpis al la unika sukceso de IEK-98.


Kvindeko da OSIEK-anoj kaj gastoj el 14 landoj venis, kio donis vere internacian kadron al la ĉi-jara konferenco: eĉ Anatalo Gonĉarov el Rusio kaj Bardhyl Selimi el Albanio sukcesis ĉeesti. La loko, Triesto, kreis etoson kiu bone kongruis kun la temo de la konferenco, Romiaj influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo. En la Konferenca kajero - agrabla novaĵo en IEK - sur paĝo 4 interesa konstato, kies trafon kaj verecon konfirmis la propraj spertoj, tekstas jene: "Trieston oni povas ami, oni povas malami, sed ne forgesi".


Triesto estas belega kaj granda urbo, kiu ekde la unua momento forte impresas la vizitanton. Eble komence iomete negative per la varmego somera, per densa trafiko, multegaj bruaj motorcickloj ktp. Sed ĉio ĉi baldaŭ perdiĝas, ŝajne grandaj distancoj kurtiĝas, varmegon kaj lacecon mildigas agrablaj ventetoj. Do la urban bruon ni baldaŭ ĉesas percepti kaj ni ekadmiras la belecon de unuopaj domegoj, la artajn fasadojn, la imponajn preĝejojn kaj historiajn monumentojn - vere tre multnombraj. De horo al horo la urbo fariĝas pli kaj pli bela, rara kaj neforgesebla.


La Konferenca kajero donis utilajn informojn, ne nur pri IEK-98, sed ankaŭ pri OSIEK ĝenerale, pri OSIEK-premioj, pri libroj jam premiitaj, pri la proponoj por la ĉi jara premio. Ĝi ankaŭ entenis priskribon de la diversaj memorindaĵoj, kiujn la triestanoj planis viziti kun ni dum la semajno.

Krom tio TEA ĵus eldonis, prezentis, kaj donacis al ni, enhave riĉan libreton: La romepoka Triesto, arkeologiaj kaj historiaj notoj.


- - - - - - -


La konferencejo estis en la centra stacidomo mem, en pluraj salonoj de Club Eurostar. La salonoj estis ĝisvorte luksaj, klimatizitaj, komfortaj kaj pretaj servi al ĉiuj bezonoj: al la interkona vespero, al la prelegoj, al nia libroservo, al paŭzoj, al ripozo kaj refreŝigo, simple al ĉio. La "kafo-paŭzoj" inter du prelegoj estis aparte sukcesaj, kun kukoj hejme bakitaj de niaj triestaj amikoj kaj tuta gamo da trinkaĵoj.


Sabate, la interkona vespero elstaris per abunda regalo kaj gustumado de gastronomiaj specialaĵoj kaj lokaj vinoj.


Dimanĉe, oni 'solene' malfermis la konferencon per prezidantaj vortoj de Eugène de ZILAH, bonvenaj vortoj de Enrico MINGO kaj detala prelego de prof. Roberto DAMIANI pri la historio de Triesto: ankoraŭ nun senteblas en Triesto la kruciĝo de italaj, ĝermanaj kaj slovenaj elementoj. Sekvis prezentado de la esperantistoj kaj verkoj proponitaj por la premio.


De lundo ĝis ĵaudo 8 prelegoj sekvitaj de debatoj disvolvigis la ĉeftemon laŭ diversaj flankoj, kaj konkretigis ĝin. La plej allogaj laŭ mia opinio estis tiuj de Vinko OĝLAK (Kiu estas la patro de Eŭropo), Vera BARANDOVSKÁ-FRANK (Nuntempaj latinlingvaj verkistoj) kaj Eugène de ZILAH (La diino Roma kaj la koncepto de naciŝtato).

La konferencaj 'labortagoj' estis variigitaj per la afabla invito de geedzoj de Zilah, kiu ebligis al ĉiuj scivolaj partoprenantoj viziti kaj konatiĝi kun ilia fama velbarko Kerguelen, kiu jam sukcese eniris en nian literaturon. La viziton, kiel mi scias, ĉiuj taksis kiel tre interesa kaj neforgesebla, same kiel la urbo Triesto en kies haveno Kerguelen ankris dum IEK-98.


Ĵaŭde posttagmeze ni vizitis la faman kastelon Miramar, vera perlo, konstruita marborde por Maksimiliano, la malfeliĉa habsburga duko mortigita en Meksikio. Ĝi estas ĉirkaŭita de plaĉaj artaj parkoj kaj naturaj arbaretoj, eĉ de mara natura parko. Kiel kutime estis varmege kaj ni, tre soifaj, vizitis trinkejon en proksima arbareto. Ni ja konas la refreŝigan forton de malvarma biero, ni jam sciis ke en Italio "malgranda biero" estas 2-decilitra glaso kaj "granda biero" 4-decilitra glaso… ni do mendis la "grandajn". Sed en tiu trinkejo validis alia koncepto pri "granda biero" kaj ni estis preskaŭ ŝokitaj kiam la kelnero alportis kruĉegojn enhavantajn pli ol unu litro da biero!! (Jen spuro de longa periodo de aŭstra influo en la triesta historio). Tamen la kvanto estis en malkoincido kun nia "granda soifo", unu sola ebleco restis: 'ekbatali' kun la kruĉego… la biero estis bona… ni venkis… tamen tio restis "la venko de Pirho". Dum ni bierumis, aliaj, pli sportemaj, naĝis en la maro kaj ĉiuj retroviĝis por komuna festo-vespermanĝo en la junulargastejo Tergeste. Revene al Triesto post noktomezo ankoraŭ okazis kunveno de la OSIEK-komitato.


- - - - - - -


Vendrede la ĝenerala asembleo en kelkaj skrutinioj atribuis la OSIEK-premion al Claude PIRON por La bona lingvo; verŝajne ne ĉiuj voĉdonis por Claude Piron nur pro La bona lingvo, sed omaĝe al lia forta personeco de preleganto kaj pedagogo, ankaŭ pro la multaj romanoj en simpla lingvo kaj 'facilaj legolibroj' ŝatataj de ĉiuj kiuj volas progresi praktike en nia lingvo - la fakto ke ĉiuj tiaj libroj de Claude Piron en la libroservo vendiĝis estas signo de granda bezono en tiu kampo. Krome OSIEK decidis doni honor-diplomon al Maria BECKER-MEISBERGER pro ŝia libro Internacie kuiri, kiu tri sinsekvajn jarojn atingis la finan baloton.

Oni denove voĉdonis pri la loko de IEK-99 ĉar la kastelo Grésillon ne plu rajtas akcepti gastojn. El pluraj proponoj estis finfine elektita tiu de la E-Klubo de Metz, kun temo Mono kaj civilizo. El lasta voĉdonado rezultiĝis ke en la jaro 2000 la IEK okazos en Istrio (Kroatio).

Post financa raporto de Éric LAUBACHER kaj dankaj donacetoj al la organizantoj, nia prezidanto fermis la 11a IEK.

Vespere, post subĉiela koncerto placo Sankta Antonio, ni adiaŭis la kolegojn, kiuj ne partoprenis la "grandajn ekskursojn" ekster Triesto.


- - - - - - -


Kiel pasintjare en Grekio, okazis multaj ekskursoj en Triesto mem kaj ĝia proksima ĉirkaŭaĵo. Ne eblas paroli detale pri ili, ĉar kvankam ili ĉiuj estis interesaj, la raporto estus tro longa. Kelkajn mi jam menciis: tiu al la kastelo Miramar ekzemple. La aliajn ne: al Giganta Groto, al speleologia muzeo, al diversaj preĝejoj, interalie unu el la plej grandaj sinagogoj en Eŭropo, al kastelo kaj citadelo, kaj romiaj restaĵoj, kaj arko de Rikardo, kaj fiŝkaptista kolonio Muggia. Ĉiuj ekskursoj, krom la histori-instrua valoro, kreis kvazaŭ enkondukon al la tuttagaj "grandaj ekskursoj" per kiuj kulminis la admirinda ekskursa aktiveco.


Sabaton, la 25an de julio, malgranda aŭtobuso kondukis nin al nord-orienta parto de Italio, la regiono Friuli-Giulia. Promenado tra la mallarĝaj stratoj de l' antikva Cividale ravis nin kaj malsatigis nin. Kia ĝojo tagmanĝi en bele aranĝita kampara korto, gustumi hejmajn vinojn kaj prunbrandon… tre forta tiu lasta. Ho! mi ne forgesu: tiun tagon la geedzoj Rowe festis la 50-jaran jubileon de sia geedziĝo, ni ĉiuj kore gratulis ilin antaŭ daŭrigi nian ekskurson al Udine.

La viziton de Udine oni devis restrikti al la plej ĉefaj punktoj, inter ili la mozaika memortabulo de Zamenhof sur la kastela muro.


Dimanĉon, ni iris laŭlonge de la triesta golfo al Aquileia, romia fortreso kontraŭ atakoj de barbaroj konstruita 2 jarcentojn antaŭ Kristo. Nia tagmanĝa restoracio estis vera muzeo pri l'aŭstro-hungara imperio, al kiu apartenis norda Italio ĝis la 19a jarcento.


Postmanĝe, tre interesa tralaguna vojo ĝis Grado, surprize granda haveno, kie ni enŝipiĝis al laguna insuleto Barabano, kiun mi kromnomis "insuleto de trankvilo" pro ĝia kuraciva kvieteco: nur plaŭdo de ondetoj, flugo de mevoj, susureto de brizo en arboj…



La lasta ekskurso trajne direktis nin al Venecio, kie tieaj esperantistoj nin atendis kaj gvidis tra la urbo plej bone kiel eblas dum ununura tago. Ni profunde dankas niajn ĉiĉeroninojn.

La direndo estas tiom granda, la vidindaĵoj tiom imponaj, la arta vivo tiom multfaceta, la historio tiom malsimpla, la turistoj tiom multaj, eĉ la moderna industrio tiom vigla, ke vere ne eblas koncize priskribi Venecion kaj malfacile estas diri kio Venecio 'ne estas'.

Tiu ĉi lasta tago estis iom trista ĉar definitive finiĝis la sukcesa IEK-98 kaj la belegaj ekskursoj. Ni "ne forgesos" Trieston; prave asertis niaj triestaj amikoj en la konferenca kajero. Ni sincere deziras la saman sukceson al venontaj organizantoj.

 
 
Jàn GÖLDRICH
 



© La Gazeto - 1999.10.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.