LG-Bonvenon
plena pagho   fragmento (plena teksto en la revuo) | el LG-80 p.30

 

OSIEK-Premio 1999

Pri OSIEK, ke

Ĝis nun alvenis la jenaj proponoj por la premio '99:

- William AULD por la traduko de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien,

- Daniele MISTRETTA por la traduko de La serĉado de la perfekta lingvo de Eco,

- Sergio POKROVSKI por Komputika Leksikono,

- Trevor STEELE por Falantaj Muroj,

- Bertil WENNERGREN por TTT-a Plena manlibro de Esperanta gramatiko,

- XIE Yuming por la traduko de Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin.

Ne forgesu sendi viajn proponojn, se vi estas OSIEK-ano. Se vi ankoraŭ ne estas membro de la societo, sciu ke la aliĝo estas modera, egalvaloro de 25 poŝtmarkoj por sendi leteron en via lando; aliĝilo kaj premio-proponilo estis aldonitaj al LG78-79. Ju pli da proponoj, des pli justa la premiado.

Madeleine de Zilah, La Gazeto, FR-55210 Creuë
Éric Laubacher, 1 r Bougainville, FR-78180 Montigny-le-Bx
http: //osiek.org



Pri noveloj, ke

Aperis en Fonto, okt98, du juvelaj noveloj, premiitaj de UEA en Montpellier:

- Atesto de Jorge CAMACHO, sciencfikcia kaj subtila, pri drivo de homa ŝipo al planedo de "surmoj".

- Meti limon de Sten JOHANSSON, fajna antaŭvido de ebla estonto de nia civilizacio… tre mensofrapa, ĝi rivelas perfektan konscion pri la nuna rolo kaj graveco de virinoj kaj virinaj ideoj kaj vivmanieroj.

 
 



© La Gazeto - 1999.01.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.