![]() |
![]() |
![]() |
Vinko OŜLAK
|
Karaj Legantoj, Vi havas enmane specialan kajeron de La Gazeto. La lasta samtipa estis la n-ro 70: Klaŭstralio, 'utopio' de István BEJCZY. Kiel kutime ĉe ni, ne estas regulo pri apero de ampleksa teksto. Ĉifoje longa eseo de Vinko OŜLAK plenigas preskaŭ la tutan revuon: Naturo, kulturo, nacio... Vinko Oŝlak estas pensulo kristana kaj sincera, arda kaj sentema, kiu rifuzas vivi pasive kaj sklave en la hodiaŭa socio. Dankon al la "griza rato en lia kranio", la "rabobesto en lia kapo", kiu proponas tiom da pensindaj temoj en tiu ĉi nova eseo. Tamen restis kelkaj paĝoj por kelkaj kutimaj LG-rubrikoj kaj por artikolo de via redaktoro pri la grava traduko, fare de XIE Yuming, de la ĉina romanego Ruĝdoma sonĝo. Kaj gratulon al Gérard LABASTHE, aparte premiita por siaj solvoj de ŝak-problemoj (p28). Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.80 |
K |
|
|
|
LG-80 |