![]() |
![]() |
![]() |
| | el LG-86 p.29 |
pri OSIEK-Premio 2000, libretoj...Pri OSIEK... ke ...alvenis unuaj proponoj por la premio '2000: - William AULD por La mastro de l' ringoj, traduko, - Tazio CARLEVARO por Ĉu Esperanto transvivos la jaron 2045? - Pastro Ulrich Hatto von HATZFELD por La Roma meslibro, redaktado, - S. POKROVSKIJ por Komputika leksikono - Harald SCHICKE por La korpo de la homo, - Trevor STEELE por Falantaj muroj, - Spomenka ĝTIMEC por Geografio de miaj rememoroj, - Eli URBANOVÁ por Hetajro dancas, - Bertil WENNERGREN por TTT-a Plena manlibro de Esperanta gramatiko. Ne forgesu sendi viajn proponojn, se vi estas OSIEK-ano. Se vi ankoraŭ ne estas membro de la societo, sciu ke la aliĝo estas modera, egalvaloro de 25 poŝtmarkoj por sendi leteron en via lando. Madeleine de Zilah, La Gazeto, FR-55210 Creuë Pri libretoj... ke - ...la Teknikaj Kajeroj de Gilbert LEDON estas rimarkindaj en Esperantujo, ĉar ili pritraktas plej diversajn, ĝenerale teknikajn, problemojn kaj uzas tute nature kaj sciige fakan terminaron. Kelkaj titoloj el la serio: Manekenoj kaj ni, Hermetikaj pumpiloj (por mediprotektado), Ikaro ne sonĝis kial aviadiloj flugas. haveblaj ĉe La Gazeto - ...Gonĉalo NEVES laŭdas la iniciaton de Ionel ONET eldoni sub titolo Marionetoj du kolektojn de poemoj de Carmel MALLIA: "Malkiel niaj ĉefaj poetoj kaj eĉ prozistoj, kiuj ordinare zenitas junule kaj rapide sinkas oldiĝe, nia malta poeto montras evoluon malgraŭ la aĝo." Eldonejo BERO, PO Box 13492 - ... mallonga pensiga teksto de José STARCK, UEA-fakdelegito pri sociologio, Kritiko de la socio kaj de la sciencoj, estas havebla ĉe ni kontraŭ 1 eŭro, aŭ 11 respondkuponoj. Pri fondaĵoj... ke ...fondaĵo Ivo Lapenna havas denove sekretarion, Jimmy STRYHN MEYER. Dank' al li ni sciiĝis ke la stipendio Ivo Lapenna '98 estis aljuĝita al s-ro Choi Daesuk pro lia disertacio Historio de la Esperanto-periodaĵoj en Koreio. La decido malfruiĝis pro eksterordinara situacio: ne vere estis ebla trovi kompetentajn recenzantojn! Alia faklaboraĵo ricevita en 1998a okazigas bremsajn malfacilaĵojn: Sistemo de instruado de la Internacia Lingvo E-o helpita de komputilo, ĉar la verko estas en la hispana kaj denove problemo trovi kompetentulon por prijuĝi ĝin. Ankaŭ la kandidataj faklaboraĵoj ricevitaj en '99 malfacile trovas taŭgajn recenzantojn. Por la jaro 2000a oni atendas instrukciojn kaj limdaton rilate sendon de manuskriptoj. |