LG-Bonvenon
plena pagho   el Tempo, 4/96 kaj 1/97 | el LG-86 p.30

 

Historie pri Rovinj

La Istria triangulo deŝiriĝis de Afriko antaŭ 120 milionoj da jaroj kaj simple iun tagon alnaĝis al Eŭropo. Tie ĝi sidiĝis por esti je via dispono. Ĝi ne estis la sola kiu alvenis kaj mem elektis sian nunan pozicion. Antaŭ kelkaj jaroj oni trovis proksime de Rovinj' ostrestaĵojn de dinosaŭro. Ĉu ĝi venis kiel la unua scivolema turisto aŭ alnaĝis jam kiel osta restaĵo kune kun sia areo, ne gravas. Pri tio diskutu la fakuloj. Gravas ke Istrio estas alloga kaj rava nun. Por iuj novaj scivolemaj esplorantoj, kaj vizitantoj de Istrio.

Kaj unu ero de tiu Feina Istrio nobilissima, de tiu Tero magia, 'juvelŝtono', 'koro' al la maro, kliniĝinta kiel la verkistoj priskribas ĝin kaj titolas siajn verkojn, estas Rovinj', ĝia perlo, verdire unu el ĝiaj perloj preskaŭ ĉiuj same brilaj. Rovinj' ĝis la 13a jarcento estis insulo, ligita al la apuda tereno per levebla ponto. La muro kaj tri ankoraŭ nun ekzistantaj pordoj, tri el la sep iamaj, parolas pri la minacoj dum la daŭro de ĝia deksepjarcenta ekzisto. Dum la 18a jarcento la urbo akceptis rifuĝintojn kaj duobliĝis sed ne eliris el la muroj. Kreskis en alton. En ĉiu ĉambro loĝis tiam unu familio. Ĉiu havis sian fumtubon. Tial tiu amaso da fumtuboj de plej diversaj formoj sur la tegmentoj de Rovinj'. Ankaŭ pro ili Rovinj' estas tiom pitoreska.

Sur la pinto de tiu ĉi urbo-insulo granda baroka preĝejo de sankta Fuma-o superas la urbon. Apud ĝi 60 metrojn alta turo konstruita laŭ la modelo de la turo Sankta Marko en Venecio. Sur ĝia pinto 4 metrojn alta kupra statuo de sankta Fuma-o. Ĝi estas fakte ventomontrilo. Jam 300 jarojn ĝi turniĝas laŭ la direktoj de la vento. Se Fuma' turnas la dorson al la maro, pluvos. Se ŝi rigardas la maron, estos bela vetero. Sian protektan rolon ŝi plenumas tre praktike.

Laŭ legendo, sankta Fuma-o alnaĝis al Rovinj' en ŝtona sarkofago. De la marbordo la loĝantoj portis ŝin ĝis la pinto de la insulo kaj konstruis preĝejon. De la preĝejo oni vidas la tutan arkipelagon de 13 verdaj insuloj. Ĝia vicordo memorigas ke ili iam estis parto de apuda duoninsulo, sed dum kataklisma tertremo dronis kaj restis tiu verda insula koliero por daŭre ĝojigi la homojn.

Oni diras ke la unuaj loĝantoj de Rovinj' venis de unu droninta insulo. Ĉu legendo aŭ vero, mi ne scias. La homoj en Istrio ŝatas legendojn. La unua insulo kiun vi vidos estas Katarino, kaj neniel preterlasu ĝiajn promenejojn el ruĝaj brikoj. Oni diras ke la grafino, iama posedanto, havis reŭmatismon, tial ŝi decidiĝis por tiu varma materialo. Por sciencemuloj informo ke la insulo kaŝas atestaĵojn pri la kupra erao. Malantaŭ ĝi vi vidos parton de la duoninsulo Punta Korente, poste la Insulo de Azenoj, la Ruĝa Insulo, San Giovani' kaj aliaj. Nur sur Katarina kaj Ruĝa insulo troviĝas hoteloj. La aliaj insuloj estas je dispono de robinsonaj turistoj.

En la proklamita naturparko troviĝas iama romia ŝtonminejo. Kutime minejo estas vundo en la naturo. Tie ĉi, konforme al la mirakloj de Rovinj', ĝi prezentas apartan belecon. La pinto de la duoninsulo estis iam tranĉita kvazaŭ nur por montri la belecon de la blankega ŝtono, la glatajn tranĉaĵojn, kun iom da multjaraj spuroj, ie kovrita de arboj kaj floroj, Dio scias kiel, spitas al la ŝtono kaj kreskas el ĝi.

Ĉiu duoninsulo havas mem plurajn duoninsulojn. En tiel formoriĉa marbordo vi povas ĉiam trovi propran plaĝon kiom ajn da homoj alvenas. En ĉiuj direktoj estas la maro. Ĉie vi trovos propran ŝtonplaton, kvietan herbejon kvazaŭ sur iu alia areo. Ĉie ŝirmos vin kontraŭ la suno propra pinio… Ĉio je via elekto.

Se ŝajnas al vi ke mi iomete troigis, mi vokas helpon de la mondvojaĝanto Tibor SEKELJ. Li ja estas kompetenta! Dum iu kunveno organizita de faka asocio de esperantistaj geografoj en Rovinj' li diris al mi: "Tio estas la plej bela mondpeceto". Eĉ se ni atribuas tion al momenta entuziasmiĝo, tia fama mondvojaĝanto ne povas multe erari.

Krom geografoj okazis en Rovinj ankaŭ kongreso de Jugoslaviaj fervojistoj. La Internacia Arta Teatro preparadis tie siajn prezentadojn por kongresoj; la aktoroj kroataj kaj alilandaj renkontiĝadis kun Srdan FLEGO, la reĝisoro kaj direktoro de la Internacia Esperanta Teatro kaj okazigis kelkajn provojn. Tie feriis multaj esperantistoj, i.a. la bulgaraj aktoroj Belka BELEVA kaj Anani ANANEV, la munkena verkisto Michael EBAUER, la familio ZACHO el Kopenhago, Jelena MANOJLOVIĈ kaj aliaj. En Rovinj' vivis la nepino de MARUZZI, verkinto de unu el la unuaj Esperanto-lernolibroj en la kroata. Bedaŭrinde iu E-klubo neniam organiziĝis en Rovinj'.

 
 
Zlata FLEGO
 



© La Gazeto - 2000.01.31 - 2001.01.07. Viajn rimarkojn al TTT-red.