LG-Bonvenon
plena pagho   IEK-2001 - Temo: Karolo Piĉ kaj liaj mondoj | el LG-91 p.24

 

Stráznice invitas vin

Stráznice troviĝas en la distrikto HodonĴn - en sud-orienta parto de Ĉeha Respubliko - en limregiono de du historiaj teritorioj: Moravio kaj Slovakio. Eble ĝuste tial la teritorio nomiĝas Moravia Slovacko. La teritorion inkluzivas du distriktojn: HodonĴn kaj Hradiŝte.

La radikoj de tiu ĉi terpeco etendiĝas profunde en la historion, en la malkvietan 9an jarcenton, kiam formiĝis Granda Moravio, fakte la unua ŝtato en meza eŭropo, kreita surbaze de la kristana religio; tiam Moravia Slovacko estis unu el la religiaj centroj de la frufeŭdisma ŝtato.

Sed ankaŭ en pli proksima historio, el Moravio Slovacko devenis pluraj rimarkindaj homoj kiel ekzemple Johano Amos KOMENSKY - la granda eŭropa pedagogo - aŭ Tomaso Garrique MASARYK - la fondinto de la unua ĉeĥoslovaka ŝtato en la jaro 1918a.


La urbeto Stráznice - Gardejo en traduko - ja ekestis iom pli malfrue, en la dua parto de la 13a jarcento, kiel fortikaĵo por defendi la landlimon kontraŭ eblaj tataraj kaj poste turkaj invadoj. La mezepoka urbo, troviĝanta en malŝirmita pozicio, suferis multnombrajn armitajn konfliktojn kaj diversajn militajn katastrofojn. Ĝi estis plurfoje bruligita sed ĉiam rekonstruita. La plej grandan disvolviĝon ĝi atingis en la 16a jarcento, tiam ĝi estis unu el la plej signifaj kaj multehomaj moraviaj urboj. Sed, post la "unua eŭropa milito" - la 30-jara milito 1618-1648 - ĝi komencis malprogresi kaj ĝia signifo sinkis.

Nova disvolviĝo de Stráznice komencis en la dua parto de la 19a jarcento kaj la urbo, dank' al pasintaj tradicioj, fariĝis ree signifa, precipe kiel kultura centro de la regiono.

Nuntempe Stráznice havas ĉirkaŭ 7000 loĝantojn, do ĝi estas negranda urbeto. Tamen ĝi havas plurajn historiajn kaj kulturajn memoraĵojn kaj interesaĵojn.

Unua peco estas la origine gotika "akvoturo", same malnova kiel la urbo mem. Ĝi estis plurfoje rekonstruita kaj la nuna monumento, klasikstila, datiĝas jam de la mezo de la 19a jarcento. Nuntempe ĝi estas sidejo de la Instituto de popola kulturo, kiu esploras la folklorajn tradiciojn de la regiono.

Al la gravaj arkitekturaj memoraĵoj apartenas precipe la urba muzeo, la pordegoj Shalická kaj Veselská, la sinagogo, la malnova juda tombejo, la urbodomo, pluraj preĝejoj, la monumento de Komensky, la muzeo en naturo kaj multaj aliaj monumentoj. Eĉ oblikva turo troviĝas en la urbeto, ne tiel oblikva kiel en la itala Pisa, tamen iomete oblikva. La arkitektura aspekto de la urbeto rezultas de la neregula historia evoluo, sed eble ĝuste tial la urbeto estas des pli interesa kaj alloga.

Kulturaj tradicioj abundas en Stráznice. Jam en 1577a estis fondita la pli alta lernejo de la "Frata Eklezio". Komensky vizitadis ĝin en 1604-1605. Poste ĝi fariĝis piarista gimnazio, en 1634a kaj restis tia ĝis 1884a. Tie ankaŭ instruis Jan Evangelista PURKYNE, granda fiziologo kaj filozofo, kiu faris plurajn eltrovojn en naturaj sciencoj; oni donis lian nomon al la nuna gimnazio de Stráznice. Masaryk studis en la unua gimnazio en 1864-65a.

Dum jarcentoj Stráznice estis centro de terkulturistoj kaj tio lasis profundajn spurojn ĝis nia epoko, ĉar konserviĝis apartaj popolkostumoj, terkulturistaj kutimoj, popolaj kantoj kaj dancoj, metiistaj iloj, malnovaj muzikiloj ktp. Ĉiujare oni organizas internacian festivalon de kantoj kaj dancoj, solenon de vinberrikolto kaj multajn aliajn tradiciajn festojn.

En la proksima ĉirkaŭaĵo abundas pitoreskaj vinkeletoj kun bonaj vinoj - Petrov, Ĉejkovice, Bzenec. La naturo en Moravia Slovacko estas riĉa je ĉarmaj lokoj, kiel la meandroj de la rivero Morava, la naturaj "anglaj parkoj" sur la deklivoj de la Blankaj Karpatoj, la kanalo de Tomaso BATA, la lagetoj en apudriveraj marĉaj arbaroj, la montaraj herbejoj kaj paŝtejoj ktp.


Ne eblas flankenlasi la tradiciojn de nia internacia lingvo en Stráznice. La urbeto estas sidejo de la filatela sekcio de ĈEA kaj organizis plurajn ekspoziciojn de filatelo esperanta. De dekkvino da jaroj la komunaj komitatkunsidoj de ĈEA kaj SEA (Slovaka E-Asocio) okazas en Stráznice. Ĝi iniciatas multajn E-aktivecojn, bonvenigas E-aranĝojn, ekz. la 67an kongreson de SAT en 1994, kun plej granda sukceso ĉar ĝi estas vere gastama urbeto kaj ĝiaj loĝantoj tre agrablaj homoj.

La menciitaj tradicioj donas certan garantion, ke ankaŭ la 14a IEK estos zorgeme preparita kaj tial ni kore invitas vin partopreni en la 14a konferenco de OSIEK en Stráznice en julio 2001.

 
 
Jàn GÖLDRICH
 



© La Gazeto - 2000.12.15 - 2001.07.04. Viajn rimarkojn al TTT-red.