![]() |
![]() |
![]() |
Karolo Piĉ kaj liaj mondoj
|
Karaj Amikoj, Okulfrape en tiu ĉi kajero ĉiuj subskriboj de kontribuantoj estas viraj (krom miaj). Eĉ mankas la enigmaj proverboj de Nora Caragea, kiujn multaj el vi ŝatas deĉifri; ne ploru! ili revenos. Kaj la alia sekso estos pli bone prezentata en la venonta kajero. Azio denove gravas en tiu ĉi LG, en la "vortoj de via redaktoro", en la traduko de MORITA Akira, en la artikolo de Trevor STEELE. Dankon al ili! Kaj bonvenon al Georgo HANDZLIK, Antonio MARCO BOTELLA, Horst VOGT, kiuj unuafoje aperas en LG! En la intervjuo de Petras Ĉeliauskas (LG90) enŝoviĝis kelkaj eraroj, ĉar mi mem ne povis renkonti lin kaj surbendigi. Li afable sendis la korektojn, ili estas sur paĝo 30a. Pardonon! La tuta LG-rondo, inkluzive ĝiajn barkulojn, inkluzive ĝian nelacigeblan koboldon, deziras al vi belan festosezonon kaj feliĉan novan jaron. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.91 |
K |
|
|
|
LG-91 |