Karaj amikoj,
Via redaktoro elektis temon iom historian en siaj Vortoj kaj en sia traduko sur paĝo 14: la inferan etoson en Hungario dum stariĝo de komunismo post la dua mondmilito kaj la volforton de homo klera kiu supervivis tiun inferon.
'Esti polo' aŭ 'esti litovo'? Ginta (pri ŝia 'nomo' vd la enhavon) konvinke argumentas en Zamenhof kaj Litovio. Bonvenon al niva nova kunlaboranto.
Tiu ĉi LG-kajero iele omaĝas al kelkaj niaj kolegoj forpasintaj: al artisto Pierre GABORIT; al la pilaro de la slovakia E-kulturo Eduard V. TVAROZEK; al la 'heroldo de la internacia lingvo' Gaston WARINGHIEN. Pli precize pri Waringhien, Francisko DEGOUL recenzas la lastan produkton de la fama kolekto de CHERPILLOD-libretoj.
Dankon al ĉiuj recenzantoj, aparte al Till DAHLENBURG pro detala studo pri instrua gramatika kompendio de Mirko MANNER-MAMUZIC.
Ĝuu la legadon... kaj la baldaŭan printempon!
Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.93 2001.03.15 Enhavo
AŭtorojTill DAHLENBURG, François DEGOUL, Jean DOUBLET, EdZ, ELIO, György FALUDY, Federico GOBBO, Jàn GÖLDRICH, PASKALO, Ginta UITTENBOGAARD-LIATUKAITÉ, Antonio VALÉN, Eugene de ZILAH, Madeleine de ZILAH |
K A R A J
L E G A N T O J
|