OSIEK

Premio por faka aŭ traduka laboro en lingvo Esperanto

premio OSIEK ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo nefikcia en Esperanto, publikita per ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko...), kies amplekso egalvaloras al 100-paĝa libro. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo.

La nuna valoro de la premio estas 600 eŭroj (ekde 2005).

Reguloj

  1. Ĉiu OSIEK-membro rajtas, dum la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Verkoj proponitaj antaŭ la 1a de majo al la OSIEK-komitatano responsa estos prezentitaj en la junia numero de la kultura revuo La Gazeto.
  2. La unuan tagon de la jara Konferenco (IEK), oni oficiale prezentas la 5 plej ofte proponitajn verkojn.
  3. La lastan tagon, membroj de OSIEK partoprenantaj la Konferencon sekrete voĉdonas inter tiuj kvin.

Listo de jam premiitaj verkistoj

Jaro Aŭtoro Verko Detalaj informoj
2007Ĵak LE PUIL kaj Armela LEQUINTtraduko de Vojaĝo ĝis noktofino de Celine
2006André CHERPILLODKonciza Etimologia Vortaro
2005 Christian DECLECK Tarokoj kaj epokoj
2004 Ed BORSBOOM Vivo de Andreo Cseh
2003 Gerrit BERVELING Antologio Latina LG-108
2002 Kreŝimir BARKOVIĈ traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner LG-102
2001 Eli URBANOVA Hetajro dancas LG-96
2000 Trevor STEELE Falantaj muroj LG-90
1999 XIE Yuming traduko de la Ruĝdoma Sonĝo de CAO Xueqin LG-83
1998 Claude PIRON La bona lingvo LG-77
1997 Fernando de DIEGO traduko de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez LG-71
1996 Paul GUBBINS Kunvojaĝu LG-65
1995 Donald BROADRIBB traduko de La Respubliko de Platono
1994 Rüdiger EICHHOLZ Esperanta bildvortaro
1993 Ulrich LINS La danĝera lingvo
1992 Ebbe VILBORG Etimologia vortaro de E-o
1991 Evaldo PAULI Mil jaroj de kristana filozofio
1990 NOMURA Rihej Zamenhofa ekzemplaro

OSIEK-premio 2008

Proponado por OSIEK-premio 2008 estas malfermita. Sendu viajn proponojn ĝis la 1a de majo 2008 al Madeleine de Zilah, La Gazeto, 12 sous la ville, FR - 55210 CREUE, fax. +33 387 320300, ret. premio@osiek.org.

Valid HTML 4.01!   Valid CSS!   ■   © 2004 - OSIEK   ■   lasta ŝanĝo: 2007-08-05  ■   rimarkojn al TTT-red