La Gazeto, kultura revuo en Esperanto eo - fr - en - it - nl
La Gazeto

Kio estas La Gazeto ?


LA GAZETO estas mondkultura revuo sendependa ne nur de politikaj, ŝtataj, religiaj kaj alitipaj organizaĵoj, sed ankaŭ de ĉiaj skoloj, grupoj kaj grupetoj naciaj aŭ internaciaj. Ĝia celo estas alporti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la esperanta mondkoncepto.



ENHAVTABELO KAJ INDEKSOJ
Kun muziko    Sen kadroj
Listoj:  aŭtoroj libroj rubrikoj
Serĉo en ĉi tiu TTTejo
Ekzaktan vorton

Por realigi tian grandiozan projekton ĝi disponas malgrandajn rimedojn: nur po ses 32 paĝajn kajerojn jare, sed tiuj ĉi kajeretoj akurate aperadas jam de 1985. Eldonadas ilin la Esperanto-Klubo de Metz, direktoras la revuon Madeleine de Zilah, redaktas, kunredaktas, enpaĝigas, enretigas, disdonas kaj prizorgadas ĝin teamo kies kerno estas en vilaĝeto nordfrancia kaj la pulpo disŝutita en Ameriko, Azio kaj Eŭropo.

Pli da informoj pri
Nia linio (artik. el LG-62)


 

  • Vortoj de la redaktoro : eseoj de Eugene de Zilah pri esperanto, pri esperantismaj moralo kaj ideologio, pri mondkulturaj problemoj.
  • Leteroj : grumblaj aŭ kontentaj komentoj de LG-legantoj, obĵetoj, utilaj precizigoj, scivolaj demandoj, sagacaj sugestoj.
  • Nia vivo : vervaj raportoj; rektaj intervjuoj; surprizaj membiografietoj.
  • Nia tribo : arkivaj anekdotoj pri verduloj.
  • Ni legis : recenzoj, opinioj, sciigoj pri verkoj E-aj aŭ ne, fare de eminentaj kunlaborantoj.
  • Nia lingvo : studoj pri la plej tiklaj problemoj de Esperanto.
  • Ili diris... : mallongaj densaj tekstoj de po unu fama pensulo.
  • Ludoj : Krucvortenigmoj. Ŝakproblemoj...
  • Ni ridetu : gajigaj tekstoj.
  • Rakontoj : beletra aliro al kondutoj, moraloj, opinioj de homoj el diversaj kulturoj.
  • Ĉu vi jam scias...? : spotoj al mirindaĵoj, rimarkindaĵoj, rekomendindaĵoj.
  • Revuoj : atentigoj pri rimarkindaĵoj en aliaj gazetoj.
  • Historio : analizo de historiaj eventoj mondkulture gravaj.
  • Nia kulturo : artikoloj pri plej variaj temoj, de beletro kaj arto ĝis sociaj kutimoj kaj mistikaj vojoj, de tradukarto ĝis prisciencaj meditoj. Tradukoj de mensofrapaj paĝoj de famaj verkistoj (Mishima, Rushdie, Malraux, Fukuyama, Krishnamurti, Kafka, Churchill, Brodski, Baudrillard, Brecht, Cezaro...).
  • Debatoj : sencenzura pridiskutado de problemoj ĝentlemane esprimitaj (LG ne publikas atakojn kontraŭ personojn nek permesas utiligi ad personam argumentojn) pri ia temo (naciismo, raŭmismo, Sacco kaj Vanzetti, Usono, reformoj de Esperanto, ktp).

  •  

    Vi povas aboni La Gazeto-n...
    ĉe LA GAZETO, 12 sous la Ville, F - 55210 Creuë, Francio
    aboni La Gazeto-n
    sendante 29 eŭrojn
    (ekster Eŭropo 32 eŭrojn)
    - al poŝtkonto: La Gazeto 1025 02 T, Nancy -
    - per franca bankoĉeko -
    ĉe la perantoj en multaj landoj
    Vi trovas kolekton de la revuo
    en la bibliotekoj
    de UEA (Roterdamo),
    de la Internacia Esperanto-Muzeo (Vieno),
    de Hispana E-Muzeo (Sant Pau d'Ordal, Katalunio).


    Vi povas peti provekzempleron.



    © La Gazeto - 2001.07.04 - 2009-02-15. Rimarkojn al TTT-red.