La Gazeto jubilas: Jen la Centa ! |
Karaj Amikoj, Ĉu rajtas ni fieri pro la centnumeriĝo de LG, kiun faris vi, via fideleco kaj viaj kuraĝigaj leteroj? Ni dankas ĉiujn kunlaborantojn, el ĉiuj mondpartoj, kiuj sendis artikolojn kaj ludojn, fotojn kaj ilustraĵojn por la unua tricifera numero. Bedaŭrinde ne eblis ĉion enpaĝigi. Ni revis ankaŭ aldoni tradukon de unuela eseo de Chesterton; ĝi aperos en LG 101. Esceptokaze la revuo estas 40paĝa. Tio jam okazis unu fojon en la historio de LG. Estis ekzakte antaŭ 10 jaroj: LG40 entenis 23 mistikajn eseetojn de Meva Maron, Albina merlo sur ulekso. Kelkaj restas en stoko. Serĉante bildojn por Vojaĝo al Finnlando, mi malkovris la splendajn versojn de Kalevala, kiu kuŝis en mia ŝranketo. La libro aperis en 1964 kiel 4a en la serio Oriento-Okcidento... legenda, nepre legenda. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.100 |
K |
|
|
|
LG-100 |