![]() |
![]() |
![]() |
Voĉdonado por OSIEK-premio 2002 en Loveno, Belgio, la 26an de julio. Favorataj: William Auld, Kreŝimir Barkoviĉ, Gerrit Berveling, André Cherpillod, Daniele Mistretta |
Karaj Amikoj, La apero de Tarokoj kaj epokoj de Christian Declerck instigis nian redaktoron dediĉi siajn 4-paĝajn "vortojn" al ĉi evento literatura. Aliaj iom 'pezaj' artikoloj nutros vian legemon: sarkasma eseo de Chesterton tradukita de Reginal Jaderstrom, sciiga artikolo de Kurisu Kei pri Nakagaki Korizô, pensiga artikolo de Vinko Oŝlak pri la etna problemo kaj la politiko. Tradicie la junia LG prezentas la perspektivojn por la jara OSIEK-premio: 72 (validaj) proponoj alvenis por 21 aŭtoroj; 60% de la proponoj rilatas al 5 aŭtoroj - Auld, Barkoviĉ, Berveling jam estis en la listo pasintjara, Cherpillod jam estis en la plotono de la plej oftaj antaŭ kelkaj jaroj, Daniele Mistreta unuafoje estas selektita. La koboldo migris al la nova presejo dum pretigo de LG100 kaj iom miksis kelkajn rubriktitolojn. Pardonu lin. Li ripozos dum la tuta somero... ankaŭ ni... do, ĝis oktobro... Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.101 |
K |
|
|
|
LG-101 |