Kiam la gazeto estas malgranda kaj kiam la publikendaĵoj tro abundas la redaktoro devas, kun koro dolora, flankenmeti kelkajn artikolojn bonajn kaj valorajn: ili trovos lokon en venonta numero. Sed por montri la respekton al kunlaborantoj, ĉiutage pli multnombraj, de LG, en ĉi tiu numero mi decidis flankenmeti mian propran ĉefartikolon. Tio, kio estas okazanta en Pola Esperanto-Asocio, estas ja tro grava por mallongigi aŭ prokrasti la artikolon de W. Zelazny. La nova bildvortara paĝo estas tro utila al nian komencantoj, kaj eble ankaŭ al spertaj esperantistoj, por forŝpari ĝin. La amatoroj de ŝakludo certe ne pardonus al ni, se ni ne publikigus la originalan problemon primedititan por LG fare Pascal Block. La artikolo de Mariĉka U. estas tiom kuntaŭga kun la skandalo en Pollando, ke ni nepre devis ĝin gardi en ĉi tiu numero. Ni kompreneble devas gardi ĉiujn kulturajn rubrikojn, ĉar ili estas esencaj. Do mi pardonpetas al ĉiuj, kiuj ne trovas tion, kion ili serĉas en ĉi tiu numero, kaj ni promesas, ke ili retrovos siajn ŝatatajn artikolojn en la venontaj numeroj.
Eugène de ZILAH |
La Gazeto n.3 1986.03.15 Enhavo
AŭtorojGerrit BERVELING, EdZ, LA FERA, Betty LARSEN, Daniel LUEZ, Mariĉka U, Jean-Louis PACCOUD, PASKALO, Richard SCHULZ, Jean THIERRY, Walter ZELAZNY, Edgar de ZILAH |
K A R A J
L E G A N T O J
|