![]() |
![]() |
![]() |
Aniaro en traduko
|
Karaj legantoj, Hodiaŭ vi enmanigas ekstervican kajeron de La Gazeto, kompense al la mankanta en marto. La redakcia rondo ĝuis la someran libertempon, renkontis kelkajn el vi en Kondoros, vojaĝis aliloken, do ne miru se tiu numero senas je artaj desegnaĵoj de Megumie KOMAMURA, je ludoj kaj je kelkaj aliaj kutimaj rubrikoj. Se vi ne estas svedo, probable vi konatiĝos kun Harry MARTINSON kaj lia majstra verko Aniaro dank'al juvela eseo de Leif NYHOLM: nuanca komparo de tri tradukoj de la epopeo, inter ili kaj kun la originalo. Trans nura analizo elstariĝas la sekretaj ligoj inter psikologio de lingvokomunumo kaj karaktero de la versio en ĝia lingvo. Dankon al Sabira STÁHLBERG, kiu esperantigis la eseon. Je la du ekstremoj de LG47, du artikoloj rilatas al la ŝtato: intence en la pensigaj 'vortoj' de via redaktoro, sugeste en Detruo de la homeco. Ĉio pri IEK-93 kaj la sekvoj en LG48! Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.47 |
K |
|
|
|
LG-47 |