![]() |
![]() |
![]() |
OSIEK-Premio: jam 15 aŭtoroj proponitaj
|
Karaj Amikoj, De unu semajno vi senpacience (eble) atendas vian Gazeto-n! Pardonu la malfruon! Jen, ĝi estas preta kaj espereble plaĉa kaj instrua. Se vi volas unue instruiĝi, elektu la ampleksan eseon de Jeremi GISHRON pri la mirindaj misteraj rilatoj inter la lingvo de Zamenhof kaj la sanktaj tekstoj hebreaj. Alia longa artikolo, pri la admiro de Petro la Granda al Okcidento, plenigas denove la kronikon Historio, mutan de unu jaro. Ankaŭ revigliĝas nia ŝakisto PASKALO: li cerbumis dum unu semajno por krei la belan ŜPB-69. Ne ofendiĝu se ni jam ne aperigis viajn artikolojn kaj recenzojn, nek respondis leterojn kaj libromendojn. Mankis ebleco! Nun mi ĝojege esploras la ricevitan trezoron kaj dankas vin ĉiujn, kaj aparte nian renoman CHERPILLOD, veran heroon de ĉi tiu LG: recenzanta, recenzata, atakata, laŭdata... li eĉ enŝoviĝis en la solvon de KVE-68! Ĝis LG70... ĝi estos speciala numero. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.69 |
K |
|
|
|
LG-69 |