![]() |
![]() |
![]() |
István BEJCZY
|
Karaj Legantoj, Tri kvaronoj de ĉi tiu numero de LG estas dediĉitaj al eseo de István Bejczy: Klaŭstralio. Ĝi estas kritika kaj polemika verko. La unua parto estas fajna analizo de la nuntempa okcidenta demokratio. La dua parto estas ne malpli profunda priskribo de revita ideala socio. Dank'al la esperantigo de István Ertl, vi povas legi ĉi tiun utopion, kiu ekfajrigis pasiigajn diskutojn en Nederlando. Ni esperas ke ĝi interesos vin, kaj ke vi ne restos je nivelo de simpla legado, sed lanĉos debaton pri ideala mondo en kiu estus bone vivi. La teksto de Schopenhauer kaj la Vortoj de la redaktoro iel rilatas al Klaŭstralio. En la venonta numero de LG, vi retrovos la kutimajn rubrikojn kaj viajn ŝatatajn aŭtorojn, kaj vi ankaŭ malkovros novajn kunlaborantojn. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.70 |
K |
|
|
|
LG-70 |