|
Klaŭstralio
ENHAVO
Unua parto
Okazas en Nimego... 6
Ankaŭ liberalismo estas mito 7
La konstitucio ne estas vera kontrakto 8
Pledo por nobligo de la ŝtatsistemo 9
Libero kaj toleremo ne estas pozitivaj valoroj 10
Kiel la edukado dronigis sin 11
Ĉiopovaj manaĝeroj 14
Dua parto
La insulo Klaŭstralio 15
Reĝino kaj Princoj 16
La eduksistemo: lernorajto kaj analfabetoj 18
Ekonomio kaj tekniko 19
La juĝista povo 20
La sanprizorgado 21
La arto kaj l'o nevidebla 22
Sufoka ŝarĝo de presita papero 23
Abolo de la preslibereco 25
Intelektuloj, profesoroj kaj doktoroj 26
Dio kaj religioj 27
Notoj 28
****************
AŬTORO
István Bejczy (1965), nederlandano, studis juron kaj historion en Nimego (Nijmegen, Nederlando). Rekonata fakulo pri Thomas Morus, en 1994 li doktoriĝis en Nimego per la disertaĵo La lando de pastro Johano kaj Utopio: la kulturbildo de la mezepoko kaj de Renesanco, ankaŭ libroforme aperinta. Nuntempe li verkas anglalingvan monografion pri Erasmo de Roterdamo. En 1996 li okupis altan lokon en la 'furorlisto' de nederlandaj historiistoj kun plej multaj publikigaĵoj.
****************
FRAGMENTO
(...)
Koncerne la elektojn, mi opinias ke honesta homo povas uzi sian elektorajton nur per nevoĉdono. Elektoj donas nenion krom artefara pravigo de la ekzistantaj politikaj rilatoj. Kion signifas se unu partio gajnas kaj alia perdas iom da parlamentaj sidlokoj? Ŝanĝiĝas kelkaj vizaĝoj en la malantaŭaj vicoj, tie kie oni ne faras, nur observas, la politikon - kaj jen ĉio. La partiestroj ĉiam restas, ĝis ili mem deziras - aŭ ilia partio devigas ilin - retiriĝi, sen ia bezono konsulti la popolon. Kaj eĉ se la reganta koalicio ŝanĝiĝas post la elektoj, kiom tio helpas? Por kelkaj jaroj modifiĝas la potencrilatoj inter la plej grandaj partioj, sed je la sekvaj elektoj ili rearanĝiĝas. La sekvata politiko dume ŝanĝiĝas eĉ ne joton.'
'Ĉu la politiko ŝanĝiĝu, tion difinas la elektantoj,' aŭdigis Dirk. 'Se vi ne voĉdonas, vi nur senigas vin de la eblo influi la politikon.'
'Ĉu vere?' mokis Fons. 'Voĉdonado plej similas fakte al ludo kun hazard-aŭtomato. Oni lulas sin en la infaneca iluzio havi povon super sistemo kiu tenas onin tute en sia povo kaj kiu surŝutas onin per antaŭprogramitaj kombinoj - kiuj donas la deziratan bildon nur en esceptaj okazoj. Ŝajnas ke en kelkaj nederlandaj komunumoj junaj elektantoj povas gajni premion se ili venas doni sian voĉon. Tio jam tute malklarigas la limon inter elektoj kaj ordinara tombolo! Post kelkaj jaroj ne plu eblos organizi elektojn sen anonci premiojn je milionoj, kaj nur la plebo celanta la premiojn honoros ankoraŭ per sia vizito la voĉdon-budojn. Mi mem ne povus elpensi pli bonan pruvon por tio ke voĉdonado taŭgas nur por la stultuloj kiuj helpas politikistojn akiri sian avidatan pseŭdo-rajtigon. Laŭ vi, kial ekzistas en Belgio devigo voĉdoni? Por ke la politikistoj povu pretendi ke ili moŝtas en la nomo de la popolo. La civitanoj kiuj ne deziras esti reprezentataj de ili, riskas monpunon! Vidu la pilierojn de demokratio: ĉe vi ludopasio, ĉe ni timo pro la asignisto. Reage oni eĉ povus voĉdoni por la faŝistoj. Mi kompreneble ne faras tion, mi preferas ĉiam ruĝigi ĉiujn kvadratetojn.'
'Kvazaŭ per tio vi farus komplezon al la demokratio!' malaprobis Dirk.
'Kvazaŭ mi ŝuldus ion al la tiel nomata demokratio!' ripostis Fons.
'Kio!' ekkriis Dirk. 'Vi eĉ ne estas demokrato!'
'La demokratio - almenaŭ la sistemo kiu donas al si tiun nomon en la nuna mondo - baldaŭ alvenos al sia fino,' respondis Fons. 'Antaŭ du-tri generacioj ĉiu homo kun okuloj kaj cerbo jam komprenis ke la demokratio estas agonianta. Bedaŭrinde la faŝismo profitis el tiu cirkonstanco. Tio teruris la mondon tiugrade ke post la dua mondmilito ĝi senkritike revenis al la antaŭmilita demokratio, onidire la sola sistemo kapabla protekti nin de dua Aŭŝvico* (kvazaŭ ne balotoj estus venigintaj, en multaj kazoj, la faŝismon al la potenco). Kiom kaduka restis tamen la demokratio, ni vidas ĉiutage en Bosnio*, kie ĉiu ajn stultulo kun armilo en la mano kapablas fari pli ol la tuta demokratia mond-armeo, simple ĉar li scias kion li volas.
Ankaŭ en la okcidenta mondo mem ekregos unuopuloj kiuj scias kion ili volas. Mi ne aŭguras refalon en la faŝismon, kian ni spertis inter la du mondmilitoj, kvankam foje aperas indicoj de tio. Ankaŭ en nia regiono. Kiom da nederlandanoj ne sopiras sekrete polican ŝtaton sub la gvido de komisaro NORDHOLT? Tio verŝajne eĉ ne estus la plej malbona solvo por via lando. Nordholt impresas min kiel homo multe pli celkonforme energia ol la plejparto de la politikistoj kies kapon kaj babilojn mi konas el la televido, kaj liaj eldiroj ĉiam sonas pli sincere kaj konvinke ol la parkerigitaj scenoj ĉiutage elsendataj el la parlamento. Ne, la diktatoroj kiuj leviĝos ĉi tie malhavos ĉian civilizitecon. Ilia regado estos plej neatendite terura, krom se nia socio sukcesos gardi la memoron de civilizitaj formoj de potenc-praktikado. Ĉi tiun mi vidas kiel la plej gravan taskon de nia epoko, specife por la eduksistemo, kvankam mi apenaŭ fidas ke ĝi povus esti plenumita.'
'Ĉu la tasko de nia epoko ne estas prefere malhelpi ke la demokratio pereu?' kontraŭdiris Dirk. 'Kaj ĉu la eduksistemo ne devus prefere emfazi la praajn civitanajn valorojn de libero kaj toleremo? Laŭ mi pro la manko de tiaj valoroj ekestis la bosnia tragedio.'
'Laŭ mi ne,' diris Fons. 'Ne la manko, sed la troeco de la tiel nomataj civitanaj valoroj - je nia flanko, komprenu bone - ĵetis sur nin la hontaĵon de Bosnio. Ni estas liberaj - precipe liberaj de la morala devo interveni. Ni estas toleremaj - precipe rilate la krimojn de serboj. Ho, la damnita memkontento de nederlandanoj kiam temas pri ilia toleremo! Konsciante la relativecon de niaj veroj, ni devas ne tro rapide kondamni la konduton de niaj kunhomoj, por ke ili ne faru same pri ni - jen la amplekso de la nederlanda toleremo. Se vi ne mordas min, mi ne mordas vin. Kaj dume ĉiu faras kion ajn li emas. Ekzemple vojaĝas grupe el Amsterdamo al Antverpeno*, por furiozi tie kiel aro da pavianoj. Jen kiel impresan bildon donas al ni holandanoj pri siaj libero kaj toleremo! Kaj sur tia bazo vi volus konstrui ŝtaton!
Libero kaj toleremo ne estas pozitivaj valoroj, mia kara Dirk, same ne kiel la klasikaj fundamentaj rajtoj. Ili estas difineblaj nur negative, kiel armiloj uzeblaj de la civitanoj kontraŭ subprema regado. Libereco signifas tiam: liberecon de alies entrudiĝo en oniajn privatajn aferojn; kaj toleremo estas nur la nomo donita al tiu ne-entrudiĝo. Tuj kiam ĉesas la subpremo, ambaŭ konceptoj perdas sian signifon. Ŝtato ne povas agadi sur la bazo de libero kaj toleremo. Surbaze de tiuj du konceptoj la ŝtato povas sole ne agadi, nome en la kazoj kiam ĝia agado estas entute pensebla. Plena realigo de la libero kaj toleremo en la politika vivo egalus forigon de la ŝtato. Al ĉi tio strebis ĉiam la plej liberalaj partioj, kaj nur nuntempe ili proksimas al atingo de sia celo.
(...) |
|