Kelkaj paŝoj kun Spomenka ŜTIMEC...
|
Karaj Legantoj, Por tiu ĉi kajero de LG ni realigis revon: kunesti kaj kunparoli kun Spomenka Ŝtimec, kapti ŝiajn spontanajn respondojn al demandoj eble maldiskretaj. Aŭskultante ŝin mi rememoris etan frazon de T.E. Lawrence: "Por mi libro estas la plej bona aĵo kiu povas esti farita" (For me a book is the best thing that can be done, el letero de 8 januaro 1923). Spomenka Ŝtimec jam donacis al beletro-amantoj plurajn juvelajn verkojn kaj laboras je unu plia, pri nebanala ina vivo. Ĉi-numere vi ankaŭ legos eseon de Lukizarra pri la fenomeno 'kulturo' hodiaŭ, fragmenton el brila libro de indiano Amitav Ghosh, mirindan sperton de Trevor Steele en Litovio, redaktoran artikolon pri l' aktualeco de Vojaĝo al Kazohinio, recenzon de Claus J. Günkel okaze de raporto pri la lingva problemo en EU,... pipran prilingvan artikolon de André Cherpillod kiu trovis tempon verki ĝin por vi kvankam lasttempe li arde studadis la malfacilaĵojn de la franca lingvo: vidu p30. Dankon al ĉiuj aŭtoroj kiuj partoprenis en LG-81. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.81 |
K |
LG-81 Enhavo |
|
LG-81 Enhavo |
LG-81 |