Scienco kaj Socio che IEK : Loveno 20-26 julio 2002 |
Karaj Amikoj, La enhavo de tiu ĉi numero de LG unuavide ŝajnos al vi tre tre lingvo-problema. YAMASAKI Seikô plenege prezentas novan libregon pri interlingvistiko, la festlibron omaĝe al Detlev BLANKE; Miguel FERNÁNDEZ detale kaj elegante analizas tiklajn punktojn kiuj ofte grincas sub la plumo de niaj kolegoj kaj tradukantoj; via redaktoro Eugene de ZILAH kuraĝe pritraktas la tabuan temon de la 'ci'-uzado. Se ni aldonas al tiu ĉi triopo la leterojn, la duono de LG98-spaco rilatas al nia lingvo. Por ripozi viajn cerboĉelojn, iru ĉe la indianan tribon de O'Odham, aŭ en la splendan afrikan muzeon de Tervuren, en la renesancan medion de Bohemio aŭ en la buduaron de Eli URBANOVÁ, aŭ solvu la enigmojn proponitajn de Nora CARAGEA. Se LG daŭre plaĉas al vi, ne forgesu rigardi sur la etikedon, ĝis kiu numero vi abonis. Malgraŭ presejaj malfacilaĵoj ni ne altigas la abonprezon ĉi-jare. Ĉu vi rimarkis ke LG havas novan presiston. Li provos, kiel ni, plibonigi la venontajn numerojn. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.98 |
K |
LG-98 Enhavo |
|
LG-98 Enhavo |
LG-98 |