![]() |
![]() |
![]() |
Vualo de l'Silento de Ĝura legebla en Esperanto
|
Karaj Legantoj, Tiu ĉi kajero estas abunde omaĝa: antaŭ 2 jarcentoj, la 29an de junio 1798 naskiĝis la itala verkisto Giacomo LEOPARDI, romantika poeto kaj pesimisma pensulo; antaŭ unu jarcento, la 5an de junio 1898 naskiĝis en Hispanio Federico García LORCA, avangardisma poeto kaj dramisto, tragike mortpafita komence de la civila milito kaj milita diktaturo en 1936; la 27an de junio 1898 la usonano Joshua SLOCUM heroe finis la unuan ĉirkaŭnavigadon de 'solulo' sur velbarko. Nicolino ROSSI (bonvenon en LG-rondon!), Miguel FERNÁNDEZ kaj Eugène de ZILAH verkis la tri priajn artikolojn. Mezrevue, panoramo pri esperantistoj proponitaj por OSIEK-premio entenas 24 laŭstatute validajn proponojn. La konferencanoj en Triesto (vd p31) sekrete voĉdonos por atribui la premion al unu el la 5 plej ofte proponitaj. Ĝis la oktobra numero. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.77 |
K |
|
|
|
LG-77 |