![]() |
![]() |
![]() |
Voĉdonado por OSIEK-Premio 1999 en Metz la 23an de julio.
|
Karaj Legantoj, Mezkajere kompleta listo de proponoj por OSIEK-premio atentigas pri valoraj verkaĵoj eble ne ĉiuj konataj de vi. El 99 proponoj ricevitaj, 57 procentoj de la validaj iras al 5 esperantistoj, la fina roto konsistas en tri tradukoj kaj du originalaj verkoj aŭtobiografiaj. Dankon al nova kunlaboranto Gérard PATUREAUX kiu koncize enkondukas nin en psikanalizon kaj reliefigas la kielojn kaj kialojn de la kontraŭstaroj al la jarcenta freŭdisma teorio. Nur kiam vi havos sufiĉan liberan tempon, legu, relegu kaj meditu la riĉan eseon de UNAMUNO: tiu granda hispano, filozofo kaj poeto, eseisto kaj romanisto, pasie serĉis la sencon de la vivo kaj arde pripensis ĉiujn problemojn de sia epoko. Jen do kajero enhave tre densa - eĉ ne plu estis loko por enŝovi novan rakonton de Salvador Gumá. Sed vi ja disponos pli ol tri monatojn por ĝin digesti ankaŭ por reaboni: la venonta numero, en oktobro, estos la lasta por multaj el vi, anticipa reabono simpligas la vivon de LG-rondo. Dankon pro viaj kuraĝigaj leteroj, viaj utilaj sugestoj, viaj donacoj al la abonhelpa fonduso, via fideleco. Madeleine de ZILAH |
La Gazeto n.83 |
K |
|
|
|
LG-83 |