![]() |
![]() |
![]() |
Voĉdonado por OSIEK-premio 2001 en Straznice, la 20an de julio.
|
Karaj Amikoj, Jen la unua numero de nova LG-serio, la 17a. Ĝi devus esti preta por la zamenhofa tago, bedaŭrinde ĝi iom malfruas. Ĉu vi memoras ke Zamenhof konsilis ke ĉiu el ni akiru unu libron tiun tagon? se vi ankoraŭ ne elektis, vidu nian libroliston. Troviĝas ke Trevor STEELE estas la stelulo de tiu ĉi LG97. Li aperas frontpaĝe. Li estis intervjuita de Anatolo GONĈAROV la 10an de julio 2001: vidu p7. Christian DECLERK recenzis la unuan volumon de lia lastlasta romano, La fotoalbumo: p24. Ni prezentas du recenzojn pri La oldulo kaj la maro de HEMINGWAY, esperantigita de Fernando de DIEGO. Laŭeble ni refaros ĉi eksperimenton stereoskopian pri aliaj verkoj. Bonvenon al Julian MODEST, kiu tuj pliriĉigas la enhavon per du kontribuoj. Apartan dankon al István ERTL kaj Claude GACOND. Kaj bondezirojn al vi ĉiuj por la novjariĝo. Madeleine de ZILAH, la tuta LG-skipo, la koboldo |
La Gazeto n.95 |
K |
|
|
|
LG-95 |