Pri la datumbanko TEXT
TEXT taŭgas por du celoj:
- Unue, TEXT kapablas arkivigi
en unu dokumento ĝis 36 diversajn gazetojn: enhavojn, tekstojn, bildojn, priskribojn
de la artikoloj, ktp.
Tiel la artikoloj de via revuo estas senlime indekseblaj, retroveblaj en via komputilo. Ĉio estas farita por facila enŝuto en GAZET: legas mem la jam tajpitajn enhavojn kaj kreas aŭtomate la slipojn por Artikoloj; ordigas en specifaj kunligitaj sliparoj la aŭtorojn kaj cititajn librojn. Kompreneble, oni povas elekti ĉu enmeti nur la titolojn kaj priskribojn aŭ la tutan enhavon de ia gazeto.
- Due, TEXT kapablas eldoni tiujn arkivojn laŭ plej diversaj formatoj:
- - HTML-paĝojn por TTT (kiel por ĉi tiu TTT-hejmo)
- - pure teksta versio (ekz. por laŭ-peta distribuado per retpoŝto)
- - datum-tabeloj (ekz. por en-linia katalogo legebla tra CGI)...
|