| |
Bonvenon ĉe la son-paĝo
de OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio !
-Kion aŭskulti- -Kiel aŭskulti-
|
Ĉi tie eblas kopii kaj aŭskulti dekojn da arkivaj programoj de diversaj radiostacioj elsendantaj en lingvo Esperanto.
|
Ĉiuj tuj aŭskulteblaj
Kion aŭskulti ?
En la supra parto, elektu per kia vojo atingi sonarkivojn:
- Novaj: la plej freŝe disponigitaj de OSIEK-AERA (povas esti aktualaj aŭ jam malnovaj programoj)
- Laŭ aŭtoro/parolanto: vi serĉas apartan voĉon, de amiko, de fama esperantisto...
- laŭ Temo: ekzistas sep kategorioj; programo povas aperi en pluraj (ekz. interparolo pri libro, intervjuo dum Eo-evento ktp.)
- laŭ Stacio: internaciaj aŭ lokaj (pro teknikaj kialoj, stacioj kiuj elsendas persatelite estas pli riĉaj je arkivoj ĉi tie, ĉar nur bonkvalitajn elsendaĵojn eblas inde diĝiti)
Rimarkoj:
- La arkivprogramoj estas disponigitaj kun permeso de la radio-stacioj. Vi rajtas donaci ilin sed ne vendi.
- La sondokumentoj troviĝas sur diversaj maŝinoj tra la mondo, elŝutebla per http aŭ ftp. Ĉio ĉi eblas danke al: esperanto.org, arsmultimedia.org, stack.nl, chez.com, multimania.fr.
Kiel aŭskulti ?
En via komputilo vi devas havi, aldone al TTT-krozilo (kiel Netscape Navigator) RealAudio Player (versio 2 minimume). Tiu programo estas senpage elŝutebla el RealAudio kaj instali ĝin estas tre simple. Kiam instalita, ne plu pensu pri ĝi: via TTT-krozilo scios kie trovi ĝin kiam helpo estos bezonata por aŭdigi la sonarkivojn kies nomojn vi surklakos.
Elŝutu RealAudio Player ĉi tie
|